Fitiso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fitiso aŭ Fitisofiloskopo, Phylloscopus trochilus, estas tre komuna kaj disvastigata filoskopo kiu reproduktiĝas en nordaj kaj moderklimataj Eŭropo kaj Azio.[1]
Fitiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fitiso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus trochilus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estis priskribata de Linnaeus en sia verko Systema Naturae de 1758 ene de la genro Motacilla.[2]
Tiu filoskopo estas tre migranta kaj la majoritato de la populacio vintrumas en subsahara Afriko. Ĝi estas unu el la unuaj filoskopoj kiuj revenas printempe sed ĝi estas pli malfrua ol la Ĉifĉafo, Phylloscopus collybita.[1]
Tiu palearktisa birdo preferas malferman arbaron kun arboj kaj grundotavolo por nestumado, inklude arbarojn de fagoj kaj salikoj de altaj teroj. La nesto estas kutime konstruata ĉegrunde, ofte en malalta vegetaĵaro. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserina birdo estas insektovora.[1]