komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Finsterhennen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 494 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siselen-Finsterhennen (stacidomo). |
Finsterhennen | |
---|---|
Blazono de Finsterhennen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Erlach |
Koordinatoj | 47° 1′ 27″ N 7° 10′ 48″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 494 |
Areo | 3,56 km² |
Alteco | 445 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2577 |
Komunumkodo | 0493 |
Mapo de Finsterhennen | |
La komunumo Finsterhennen situas en la Granda Marĉo de la Berna Lagolando, proksimume 20 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo. Tra la komunumo fluas la kanalo Usserkanal, kiu senakvigas la Grandan Marĉon al Hagneck-Kanalo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Finsterhennen diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,56 km², de kiuj 16,0% estas kovritaj de arbaro, 71,4% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]
La komunumo Finsterhennen limas en nordo al Lüscherz, en oriento al Siselen, en sudo al Kallnach, en sudokcidento al Treiten, kaj en nordokcidento al Brüttelen.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 237 de Arberg al Müntschemier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn oriente apud Aarberg. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la tramlinio de Nidau al Ins.
La unua dokumenta mencio de Finsterhennen datiĝas el la jaro 1220 kiel Freineshun. [3] Kiel parto de la Senjorujo Erlach, Finsterhennen en la jaro 1474 estis konkerita de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1476 integritaj al la berna Voktejo Erlach.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.