universitato en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Financa Universitato de Rusio, oficiale Financa Universitato sub la Registaro de la Rusa Federacio, ankaŭ mallonge nomita Financa Universitata aŭ FinU, ruse Финансовый университет при Правительстве Российской Федедераци) estas publika universitato troviĝanta en Moskvo, Rusio. Ĝi estis konsiderita inter superaj kvin universitatoj en Rusio en 2010 laŭ Forbes[1] kaj Grupo RBC[2] tiel kiel unu el la plej malnovaj rusaj universitatoj por la trejnado de ekonomikistojn, financistoj, filozofoj, bankistoj kaj financaj advokatoj.[3] Ĝi estis rangita inter # 1,001 kaj 1,200 tutmonde en 2023 en la QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj.[4]
Financa Universitato de Rusio | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Ценим прошлое, но основываясь на достигнутом, строим будущее!
| |
Informoj | ||
fondodato | 1919 | |
Situo | ||
Geografia situo | 55° 48′ 1″ N, 37° 31′ 45″ O (mapo)55.80032737.529079 | |
lando | Rusio | |
urbo | Moskvo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 47 712 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
FINU konsistas el 14 fakultatoj, 40 sekcioj, 3 institutoj, 2 esplorinstitutoj kaj 2 altlernejoj. La akademio havas proksimume 40,000 studentojn.
Ĝi estis fondita en 1919 kaj havas universitatan statuson ekde 2010. Antaŭaj nomoj estis Moskva Financa kaj Ekonomia Instituto (1919-1946), Moskva Financa Instituto (1946-1991) kaj Financa Akademio (1991-2010).
La financa universitato ofertas kvarjarajn bakalaŭrajn programojn, dujarajn magistrajn programojn, postbakalaŭran kurson por Majstro pri Komerca Administrado kaj doktoran programon.
Inter la homoj, kiuj diplomiĝis ĉe la akademio, estas la tria plej riĉa persono de Rusio, Miĥail Proĥorov.
La sistemo de supera edukado establita ĉe Financa Universitato inkluzivas:
Post la rusa invado de Ukrainio en 2022, la ukraina registaro trudis sankciojn kontraŭ la Universitato de Financo [5], ĝia rektoro Stanislav Prokofiev [6] kaj prezidanto Miĥail Eskindarov [7][8]. En marto de la sama jaro, Prokofiev kaj Eskindarov subskribis malfermitan leteron de rusaj universitatrektoroj por subteno de la invado [9].
La sankcioj inkluzivas senfinan ĉesigon de ĉiuj kulturaj interŝanĝoj, sciencan kunlaboron, edukajn kaj sportajn kontaktojn de ukrainaj institucioj kaj individuoj kun la Financa Universitato, same kiel vizmalpermeson kaj aktivfrostigo por Prokofiev kaj Eskindarov [8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.