From Wikipedia, the free encyclopedia
Ficus elastica, ofte nomita kaŭĉukarbo, sed tiel konfuzebla kun la ĉefa, sed pli malfrua kaŭĉukarbo (Hevea brasiliensis), estas specio nefalfolia de la genro Ficus, indiĝena de nordorienta Barato (Asamo), okcidenta Indonezio (Sumatro kaj Javo). Ĝi estis enkondukita en Eŭropo en 1815 kiel ĉambroplanto.
Kaŭĉukarbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ficus elastica Roxb. eks Hornem., 1819 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas arbo 20 ĝis 30 m alta, kun neregula masiva trunko, kiu povas atingi ĝis 2 m de diametro. La folioj estas grandaj, oblongaj aŭ elipsaj (8-30 cm longaj x 7-10 cm larĝaj); pli grandaj en pli junaj plantoj (foje pli ol 45 cm longaj) kaj multe pli malgrandaj ĉe malnovaj plantoj (tipe 10 cm longaj).
Kiel ĉe aliaj membroj de la genro, la floroj estas en la interno de la falsaj fruktoj (sikonoj) kaj estas polenigitaj de preciza figovespo (de familio Agaonidae kaj genro Pegoscapus), en rilato de mutualismo. La frukto estas malgranda figo, ovalforma kaj flavverdeca, 1 cm longa, apenaŭ manĝebla; kun nur uno semo funkciebla.[1]
Ficus elastica estas specio kiun oni kultivas tutmonde kiel ornamplanto, kiel ekstera planto en varmaj klimatoj el tropiko ĝis la mediteraneaj regionoj, kaj en malvarmaj klimatoj kiel ĉambroplanto. Kiam ĝi kreskiĝas en Havajo, la vespospecio nepra por la propagado per semo ne ekzistas.
La latekson de la arbo oni uzis por produkti kaŭĉukon, antaŭ la pli ofta uzado de Hevea brasiliensis. Tiu sevo estas tre iritanta por okuloj kaj haŭto, kaj toksa se oni englutus ĝin.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.