From Wikipedia, the free encyclopedia
Genro Ichthyophaga (aŭ esperante Iĥtiofago) estas birda genro (de du specioj) iam lokigita en subfamilio Buteonenoj sed poste en Haliaeetenoj kaj familio Akcipitredoj kiu enhavas multajn aliajn tagajn rabobirdojn, kiel aglojn, cirkuojn, milvojn, ktp. La scienca nomo de tiu genro devenas el la grekaj vortoj Iĥthús aŭ fiŝo kaj fagó aŭ manĝi, tio estas fiŝmanĝantoj. Tiu kutimo kiu kompreneble influas la adaptigon de tiuj birdoj al specialiĝo rilatigas la genron al alia genro Haliaeetus, nome maragloj, kvankam tiuj specioj loĝas ne nur marbordojn kaj pli komplikige ankaŭ al genro kaj specio Pandion kaj Pandion haliaetus, la ununura specio de tiu ĉi genro kaj de la familio Pandionedoj, nome Fiŝaglo, kiu ĉar nesamfamiliano sufiĉe malsimilas.
Iĥtiofagoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Male al tiuj du aliaj genroj, la iĥtiofagoj loĝas nur en centra kaj sudorienta Azio, el la Hinda subkontinento sudoriente al Sulaveso. Ili estas pli malgrandaj ol la agloj de Haliaeetus, kvankam koincidas laŭ grando kun la plej malgrandaj specioj de tiu genro. Ili kunhavas similan plumaron, kun grizaj kapoj grade al senkoloraj grizbrunaj flugiloj kaj korpoj, kaj blankaj ventro kaj kruroj. Ili diferencas en vostokoloro, laŭ kio la Fiŝagleto havas brunan voston, kaj la Grizkapa fiŝaglo havas blankan voston kun nigra fina bendo, kaj ankaŭ laŭ grando, laŭ kio la Fiŝagleto estas nur ĉirkaŭ duono de la pezo de la Grizkapa fiŝaglo.[1]
Kiel ties nomoj sugestas, ambaŭ specioj manĝas ege fiŝojn, kaptataj ĉefe el nesala akvo de lagoj kaj grandaj riveroj, sed ankaŭ foje en marakvo en estuaroj kaj laŭlonge de marbordoj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.