From Wikipedia, the free encyclopedia
La fiŝagleto (Ichthyophaga humilis) estas birda specio de la genro Ichthyophaga, kiu signifas manĝanto de fiŝoj, kaj de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn speciojn de rabobirdoj, nome agloj, milvoj, akcipitroj, cirkuoj, ktp.
Fiŝagleto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu birda specio loĝantas en la ĉirkaŭaĵo de Himalajo. Estas informoj pri ĉeesto ĉe Gujarato kaj Centra Barato kaj malpli certe en rivervalo Kaveri en suda Barato. Pli disigita estas ankaŭ en aliaj landoj kiel tiuj de Indoĉinio kaj Indonezio. Oni diferencigas du subspeciojn: I. h. humilis en duoninsulo Malako kaj Indonezio kaj I. h. plumbea en Himalajoj kaj Indoĉinio.
Temas pri mezgranda specio spite sian nomon: ĝis 60 cm longa. Ĝi estas bruna plej parte kaj blanka nur ĉe suba ventro kaj krurplumaro. Okuloj estas flavegaj kaj beko hohega kaj griza.
Ili loĝas en arbara medio proksima de marĉejoj aŭ riveroj. Tie konstruas neston sur arbo. Ili manĝas fiŝojn kiujn kaptas post gvatado en kaŝita gvatejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.