![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Verungl%25C3%25BCckter_Meridian-Wagen_und_Einsatzfahrzeug_am_Mangfallkanal%252C_1.jpeg/640px-Verungl%25C3%25BCckter_Meridian-Wagen_und_Einsatzfahrzeug_am_Mangfallkanal%252C_1.jpeg&w=640&q=50)
Fervoja akcidento de Bad Aibling (2016)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La fervoja akcidento de Bad Aibling (2016) okazis matene la 9-an de februaro 2016 oriente de Bad Aibling (Bavario, Germanio). Du pasaĝeraj trajnoj koliziis sur unutraka linio. Dek-unu homoj mortis, 90 estis vunditaj.[1]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Verungl%C3%BCckter_Meridian-Wagen_und_Einsatzfahrzeug_am_Mangfallkanal%2C_1.jpeg/640px-Verungl%C3%BCckter_Meridian-Wagen_und_Einsatzfahrzeug_am_Mangfallkanal%2C_1.jpeg)
Laŭ enketoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la dispoziciisto en la stacio Bad Aibling erare donis al ambaŭ trajnoj la permeson, samtempe surveturi la trakon. Tion la prokuroraro diskonigis post unusemajna enketado.[2]
Provizora raporto en 2017 konfirmis ke la akcidento okazis je al 6h47 ĉe la linia kilometro 30,29, kaj ke unu el la vunditoj mortis du monatojn poste.[1]
|