La Fenomenologio de religio estas esplormetodo pri la religia eventaro kaj pri la sankta, kiu krucas la historian analizon pri ĝia emerĝo, kun ĝiaj aspektoj ripetiĝantaj en la historio pere de tipaj formoj kaj strukturoj. Kaj el tiu analizo iom post iom alvenis al la konstato de la originaleco de la fenomeno religia.

Origino

Thumb
Pierre Daniël Chantepie de la Saussaye, nederlanda esploristo (1848-1920), estis la unua utiliganto de la esprimo "Fenomenologio de religio".

La esprimo "Fenomenologio de religio" aperas unuafojon en la verko Lehrbuch der Religionsgeschichte ("Manlibro de historio de religio", 1887 de Pierre Daniël Chantepie de la Saussaye (1848-1920) kie la aŭtoro evidentigis kiel la historia-religia komparo igus emerĝi ripetiĝantajn manifestaciojn en la kampoj de ritoj, kultoj,mitoj kaj praktikoj.

En 1933 [1] aperis la germanligva verko de la nederlanda Gerardus van der Leeuw (1890-1950) Phänomenologie der Religion ("Fenomenologio de religio")[2]. Van der Leeuw, influita de la fenomenologio subtenita de Edmund Husserl (1859-1838) kaj de kontraŭpozitivismo de Wilhelm Dilthey (1833-1911) rifuzis akcepti la Fenomenologion de religio laŭ la matrico de Chantepie de la Saussaye, nome kiel simpla komparo inter la diversaj religiaj manifestacioj, ĝin prefere centrigante ĉirkaŭ la momento de ilia "kompreno" kiu montrus ilian originan unikecon. La vojturno de van der Leeuw koncernis la anstataŭigon de la metodo: el la "kaŭza ekspliko" al la "kunpartigata kompreno de la esploristo koncerne la objekton studatan".

Analoge, la germana Rudolf Otto (1869-1937) per sia Das Heilige. Über das Irrationale in der Idee des Göttlichen und sein Verhältnis zum Rationalen (1917, "La sankta. La neracia en la ideo pri la “dia” kaj ĝia rilato al la racia") estis jam evidentiginta la aŭtonomion de a sankta kaj religio el ĉiu ajn historia analizo kiu povus pritrakti nur iliajn malsamajn manifestaciojn. En tiu scienca perspektivo klare emerĝas la originaleco de la religia eventaro.
La baza principo de tiu aliro konsistas en la konvinko ke la religioj fontas el la fenomeno de la “sankta”, kiu entenas jam en si mem la disvolviĝon kiu manifestiĝos en la historio. La sankta korespondas siavice al la vivita sperto pri la mistero al kiu la homo altiriĝas stimulite ankaŭ de diversaj eksteraj kaŭzoj krom de la nereduktebla forto de la “sankta”.[3]

Notoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.