![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Football_trip.jpg/640px-Football_trip.jpg&w=640&q=50)
Faŭlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Faŭlo laŭ PIV estas "Malpermesita, nelojala movo, gesto ktp." [1]. En futbalo okazas kiam ludanto faras malmildan malobeon de la regularo, perforte. La malobeo povas esti piedfrapo, faligo, frapego, puŝego, kapto aŭ salto al rivalo. La rezulto estas ke la teamo kies ludanto suferis faŭlon rajtas senmovigi la pilkon (al 9,15 m), malproksimigi la rivalojn kaj lanĉi la pilkon ien ajn, eĉ al la golejo rekte. Por tio la arbitracianto devis indiki la faŭlon kaj haltigi la ludadon.[2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Football_trip.jpg/640px-Football_trip.jpg)
Ankaŭ tuŝi la pilkon per la mano estas tialo de faŭlo.
La arbitracianto povas ne haltigi la ludadon, se la suferinto ĝuas klaran pormomentan avantaĝon, kaj je la fino de la atako, indiki la faŭlon. Same tiu povas taksi la perforton kiel troa kaj montri punkarton. Se la faŭlo okazis en la goleja areo, la arbitracianto povas indiki punŝoton.