From Wikipedia, the free encyclopedia
Falinta anĝelo estas, en la kristana tradicioj (kaj iuj aliaj religioj), anĝelo ekzilita aŭ forigita el paradizo pro malobeo aŭ ribeliĝo kontraŭ Dio. La plej fama de tiuj anĝeloj estas Azazelo, kun la nomo ankaŭ de Satano. La sola biblia referenco en la Malnova Testamento troviĝas en Jesaja (14, 3-20); en la Nova Testamento oni mencias la falintajn anĝelojn precipe en la Apokalipso de Johano.[1]
Iuj kristanoj kredas, ke tiuj "gigantoj" (hebree: nefilim) estis falintaj anĝeloj; aliaj ne kredas ĉi tiun.
Genezo 6, 1-4: “1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo”.
Tiu libro entenas pasaĵojn kiuj povas esti interpretitaj kiel aludoj al falintaj anĝeloj: «12 Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. 13 Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; 14 mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. 15 Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (14, 12-15». Judaj kaj kristanaj ekzegezistoj vidas en tiu falo aludon al la punataj orgojlo kaj volo esti egalaj al Dio, kiel konfirmite en 14, 4.
La Libro de Jeĥezkel rakontas pri falinta anĝelo, iu «protektanta kerubo»: “14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj (28, 14).
La nocio pri falinta anĝelo devenas el la unua sekcio de la apokrifaĵo de la Malnova Testamento, nome libro de Ĥanoĥ, kiu do estas nekanona ĉe la plej granda parto de la kristanaj eklezioj, malgraŭ ĝia grada historia influo. Oni nomas “Grigori” ĉielaj estuloj descendantaj el la alto por kontroii la homojn, kiuj, tamen, altiriĝis edzinigi homajn virinojn. Estas skribite: «Okazis ke kiam la homaj estuloj multiĝis ili generis freŝajn kaj belajn junulinojn. La anĝeloj, filoj de la ĉielo, ili rigardi ilin sekse dezirante. Ili diradis unu al la alia: Ni iru, generu infanojn. Shemêhaza, kiu estis ilia ĉefo, il ili diris: Mi timas ke temas pri granda peko…”
“Tiuj anĝeloj sekvis siajn projekton kaj la virinoj enorme gravediĝis kaj generis gigantojn altajn trimil ulnojn, kiuj formanĝis la tutan fruktaron de la laboro de la popoloj (Ĥanoĥ VII, 3-4)”.
Laŭ la instruo de la katekismo de la Katolika Eklezio ĉiuj anĝeloj estis kreitaj de Dio por la bonago, sed certaj turniĝis kontraŭ sia Kreinto [2]. Tiu kredero apogiĝas sur Jesaja (Malnova Testamennto) kaj sur la Libro de Jeĥezkel, kaj sur la 2-a epistolo de Petro (2, 4) kaj sur la Epistolo de Judaso (6).
Kaj sur tiu opiniaro marŝis la tuta posta tradicio[5]. Iuj opiniis ke ilia kulpo ne disdegnis graviĝis per seksrilatoj kun la homaj filinoj. Tamen tiu opinio, apogiĝanta sur Ĥanoĥ, iom post iom estis forgesita ĉar la libro de Ĥanoĥ ne estas kanona, kaj pli intensiĝis tiu de orgojlo kaj envio
En Islamo oni parolas pri ĝinoj kiuj estas konceptitaj kiaj spiritoj en flama naturo, pli malaltrangaj ol anĝeloj, kapablaj aperi en homa aŭ besta formo kaj havanta supernaturajn fortojn. <ref<Ortodoksa islamo ne apogas la krederon pri ĝinoj, kvankam ĝi estas populara inter islamanoj.</ref> Oni parolas (en la Korano ĉi-foje) pri Ibliso, la diablo kiu ribelis kiam Dio ordonis al siaj anĝeloj: “«Surgenuiĝu antaŭ Adamo». ili surgenuiĝis ĉiuj, escepte de Ibliso (satano) kiu ribeliĝis kontraŭ la ordono de lia Sinjoro” (Korano 18, 50).
La nocio pri falinta anĝelo ekzistas ankaŭ en la hinduisma tradicio: «la ĝojo kaj harmonio regnis ĉirkaŭ la Trono de la Eternulo, kiam la envio kaj ĵaluzo ekposedis moŝtulojn kaj aliajn ĉefojn de anĝelaj rotoj. Ili forgesis la devojn altruditajn al si: ili malproksimiĝis el la obeo kiun ili devis al la supera estulo kaj rifuzis sin submeti… Dio, koleriĝinta pro la krimo de tiuj ribeluloj, ordonis al Siebo ilin forigi el la ĉielo, kaj ilin faligi en la densan mallumo npor ke ili suferu la eternan punon».[6]
Simila tradicio viglis ankaŭ en antikva Zaratuŝtrismo ekde 1200 jaroj a.K. Laŭ esploristoj, eblas ke tiu tradicio influis tiun judan kaj, do, tiujn krietanan. [7]
Diversaj pentristoj profitis de tiu temo por pruvi sian artan interpretadon. Oni vidu en Gustave Doré, kaj en renesancaj pentristoj, en la kinarto kaj teatrarto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.