internacia organizaĵo pri ŝako From Wikipedia, the free encyclopedia
La FIDE (france Fédération Internationale des Échecs, esp: internacia ŝakasocio) estas la tegmenta organizaĵo de la naciaj ŝakasocioj.
Internacia Federacio pri Ŝako | ||
---|---|---|
Fédération Internationale des Échecs | ||
internacia sporta federacio ŝaka federacio | ||
Komenco | 20-a de julio 1924 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Laŭzano, Svislando | |
Situo | Vaŭdo | |
Tipo | Internacia organizo | |
Agareo |
Internacia | |
Moto | Gens Una Sumus | |
Estr(ar)o | Arkady Dvorkovich | |
Lingvoj |
angla lingvo | |
Posedatoj | ratings.fide.com vd | |
Retejo | http://www.fide.com/ | |
La FIDE fondiĝis je la 20-a de julio 1924 en Parizo. La delegitoj de 14 naciaj asocioj antaŭe difinis la bazajn regulojn kaj formis komitaton, kiu ellaboru la statutojn. En la komitato estis:
La 14 landoj estis Argentino, Belgio, Anglio, Francio, Italio, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Pollando, Rumanio, Svislando, Hispanio, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.
Ĝian unua delegitan jarkunvenon post la fondiĝo FIDE havis okaze de internacia ŝakturniro de Ŝaksocieto Zuriko la postan jaron en Zuriko.
La FIDE ekde tiam determinas la regulojn de ŝako. Ĝi krome donas la titolojn grandmajstro, internacia majstro, FIDE-majstro kaj kandidata majstro por ambaŭ seksoj. Ekde 1970 ĝi kalkulas la oficialan ELO-mondrangliston.
La devizo de FIDE estas Gens una sumus (latina, Ni estas unu familio).
Ekde la jaro 1927 FIDE ankaŭ aranĝis la ŝakolimpikojn kaj ekde 1946 ĝi organizas la oficialajn ŝakmondĉampionadon. Antaŭe ĝi dufoje aranĝis la amatoran ŝakmondĉampionadon, la venkintoj estis Hermanis Matisons (Parizo 1924) kaj Max Euwe (hago 1928).
La transpreno de la aranĝo de la mondĉampionado eblis nur post la 2-a mondmilito pro 2 kialoj:
La forta sovetunia ŝakasocio donis la necesan stabilecon por aranĝi la longajn kvalifikajn turnirojn kaj la mondĉampionadon. Post la disfalo de la sovetunio FIDE perdis fortan partneron kaj ekhavis malfacilaĵojn organizi la mondĉampionadon. Kvereloj kun la 13-an ŝakmondĉampiono Garri Kasparov kaŭzis, ke li retiris el FIDE (1993) kaj formis la PCA - Professional Chess Association (profesia ŝaka asocio). Dum 13 jaroj nun estis ĉiam du mondĉampionoj samtempe. Fine 2006 la maĉo inter Kramnik kaj Topalov reunuigis la du asociojn.
Nomo | ekde-ĝis | Lando |
---|---|---|
Alexander Rueb | 1924-1949 | Nederlando |
Folke Rogard | 1949-1970 | Svedio |
Max Euwe | 1970-1978 | Nederlando |
Friðrik Ólafsson | 1978-1982 | Islando |
Florencio Campomanes | 1982-1995 | Filipinoj |
Kirsan Nikolajewitsch Iljumschinow | ekde 1995 | Rusio (Kalmukio) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.