![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/e/ed/Flago-de-E%25C5%25ADskio.svg/langeo-640px-Flago-de-E%25C5%25ADskio.svg.png&w=640&q=50)
Eŭska nacia teamo de futbalo
vira nacia teamo de futbalo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vira eŭska nacia teamo de futbalo - eŭske Euskal selekzioa ("eŭska elektitaro") reprezentas Eŭskion en futbalo. Ĝi elektas futbalistojn de la aŭtonoma komunumo Eŭskio kaj la najbara provinco Navaro de la nuna ŝtato Hispanio kaj de Norda Eŭskio, situanta en la nuna ŝtato Francio. La teamo havis sian unuan internacian matĉon en 1930 kontraŭ la kataluna nacia teamo de futbalo. Plej multajn hejmajn matĉojn ĝi ludas en la stadiono San Mamés de Bilbao.
Eŭska nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
![]() | ||
asocio | Euskadiko Futbol Federakundea Eŭskia Futbala Federacio | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1930 (en Barcelono) | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1937 (en Danio) | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1938 (en Meksiko) | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | vidu en la teksto | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | vidu en la teksto | |
Kvankam la eŭskoj estas nacio, la lando Eŭskio ja ne estas suverena ŝtato, sed dividata inter la ŝtatoj Hispanio sude kaj Francio norde: Tial la internaciaj konfederacioj UEFA kaj FIFA ne agnoskas la Eŭskian Futbalan Federacion kiel membro kaj sekve la eŭska teamo ne rajtas partopreni en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la Futbala Mondpokalo. La eŭskaj futbalistoj do vole-nevole devas integriĝi grandparte en la hispanan, malgrandparte en la francan naciajn teamojn, se ili volas partopreni tiujn turnirojn. Ili faras tion sukcese: la eŭskaj futbalistoj ĉiam estas signifa parto de la hispana nacia teamo de futbalo, sukcesa ekzemple en la Futbala Mondpokalo 2010.
Eŭskio havas propran nacian teamon de futbalo ekde la jaro 1930. Dum la Dua Hispana Respubliko ili ludis unue sub la nomo Baskoniako selekzioa ("elekto/teamo de la duklando Gaskonio") kaj poste ekde 1936 kiel 'Euzkadiko selekzioa' ("la eŭskia elekto/teamo"). Dum la 36 jaroj da diktatoreco de Franco, kiu forte kontraŭagis sendependecajn tendencojn de la eŭskoj, katalunoj kaj aliaj aŭtonomemaj regionoj, ĝi sukcesis ludi nur du matĉojn. Post la morto de Franco en 1975, la teamo estis rekreita je la nomo Euskadiko selekzioa kaj komencis regulajn internaciajn amikajn matĉojn kontraŭ aliaj naciaj teamoj, ofte dum la kristnaska paŭzo de la hispana nacia ligo de futbalkluboj, nomata La Liga. Ĝis somero 2016 la teamo havis 56 matĉojn kontraŭ vasta gamo da naciaj teamoj kiel ekzemple Rusio, Urugvajo, Niĝerio kaj Danio. En 2007, la nomo estis ŝanĝita al Euskal Herriko futbol selekzioa, sed estis multaj protestoj kontraŭ tiu ŝanĝo, kaj en 2008/2009 kompromiso atingiĝis kaj ĝi de tiam nomatas Euskal selekzioa. Krom la vira teamo, estas virina kaj pliaj "eŭskaj naciaj teamoj" de sub-15-, sub-16- ĝis sub-21-jaruloj, kaj de sub-23-jaruloj: ili nomatas "Euskadiko selekzioa" kaj ekskluzive reprezentas la aŭtonoma komunumo Eŭskio de Hispanio (Euskadi).