From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa devizo aŭ moto de la Eŭropa Unio estas la frazo Unuiĝinta en diverseco. Ĝi naskiĝis neoficiale en 2000 laŭ lerneja konkurso kaj estis poste akceptita de Nicole Fontaine, tiama prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Poste la devizo oficiale troviĝas en la Eŭropa Konstitucio kaj sur EU-retejoj.
La moto en la latina versio estas In varietate concordia.
La devizo estis unue elektita laŭ neoficiala procedo. Patrick La Prairie, ĉe la franca gazeto Ouest-France proponis en 1998 organizadon de konkurso por lernejaj klasoj de la kvin ŝtatoj pri eŭropa devizo. La celo estis proklami la novan devizon okaze de la kvina datreveno de la deklaracio de Robert Schuman[1]. Je nacia nivelo la partenaraj gazetoj estis invititaj elekti dek el la devizoj, kiuj estis proponitaj al eŭropa ĵurio ĉe la memorejo de Caen la 11-an kaj 12-an de aprilo 2000. Tiu ĵurio elektis sep devizojn.[2] [3]
Tiuj devizoj estis proponita al granda ĵurio sub estreco de Jacques Delors, kiu konsistis el eminentulo el ĉiu de la kvin membroŝtatoj. La ĵurio kunvenis la 4-an de majo matene.[1] La devizo elektita samtage estis transdonita samtage al Nicole Fontaine dum ceremonio ĉe la Eŭropa Parlamento.[4].
Partoprenis al la organizo de la konkurso, krom la gazeto Ouest-France, ankaŭ la asocio Mémorial pour la paix („Memormonumento por la paco”) kaj la entrepreno France Telecom. Sendiĝis 40 proponaĵoj de gazetoj kaj ĉirkaŭ 80.000 de homoj; ĉio el 15 landoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.