Eŭreka Turo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭreka Turo (angle Eureka Tower) estas unu el la plej altaj loĝkonstruaĵoj en la mondo, situanta sur la sudokcidenta bordo de Melburno, Aŭstralio. Ĝia konstruado komenciĝis en aŭgusto 2002 kaj la konstruado de la skeleto estis finita la 1-an de junio 2006 [1]. La konstruaĵo estis oficiale malfermita la 11-an de oktobro 2006. Eŭreka estis dizajnita fare de arkitekturfirmao Feder Katsalidis kaj konstruita fare de Grocon (Grolow Aŭstralio). La ŝlosilo al Eŭreka estas partnereco inter Daniel Grollo, entreprenisto Tab Fried kaj arkitekto Nonda Katsalidis [2].
Rapidaj faktoj turdomo, Bazaj datoj ...
Eŭreka Turo | |||
---|---|---|---|
turdomo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Fender Katsalidis Architects vd | ||
Estiĝo | oktobro 2006 | ||
Malfermo | 11-a de oktobro 2006 | ||
Lando | Aŭstralio vd | ||
Situo | City of Melbourne | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 49′ 18″ S, 144° 57′ 52″ O (mapo)-37.821666666667144.96444444444 | ||
| |||
Retejo | http://www.eurekatower.com.au | ||
Fermi