Laŭ la helena mitologio, Eŭfrozino (el la greka Ευφροσυνη, ĝojo) estis unu el la tri Karisoj, diinoj pri ĝojo, ornado, beleco, festumado, muziko kaj danco. Oni kutime prezentis ŝin dancante, meze de ilia fratinoj Talio kaj Aglajo, kvankam ŝi ankaŭ aperas apud Akrato, la dio pri pura vino. Evidentiĝas pro la etimologio, ke ŝi simbolis ĝojon kaj amuziĝon.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 31 Eŭfrozino.
Rapidaj faktoj greka dio, Informoj ...
Eŭfrozino
Thumb
greka dio
Informoj
Sekso ina
Specio antropomorfa virino
Patro Zeŭso
Patrino Eŭrinomo
Gefratoj Aglajo Thalia Aegiale
vdr
Fermi
Thumb
La tri Gracioj de Peter Paul Rubens, 1620-1624. Meze, Eŭfrozino.

Laŭ la plej disvastigata versio[1], la Karisoj estis filinoj de Zeŭso kaj Eŭrinomo, kvankam la orfea tradicio mencias ke ŝia patrino estis Eŭnomio[2]. Tria versio, tre metafora, asertas ke Eŭfrozino kaj ŝiaj fratinoj naskiĝis el la unuiĝo de Nikso (Nokto) kaj Erebo (Malhelo), kune kun multaj alegorioj, kaj pozitivaj kaj male[3]. Laŭ Pindaro, ili estis kreitaj ĝuste por aldoni al nia mondo iom da ĝojaj momentoj kaj gastigaj emoj. Li aldonas ke muziko ege plaĉas al Eŭfrozino[4].

Eŭfrozino kaj la ceteraj karisoj servis la diinon pri amo, Afrodito, kaj ŝian filon Eroso. Oni kutime prezentis ilin dancante cirkle, aŭskultante la dian muzikon de Apolono, kune kun nimfoj kaj la muzoj. Tiamaniere ili aperas en la maldekstra flanko de la famega pentraĵo Printempo, de Botticelli, kaj en multaj artaĵoj pli. Ili ankaŭ inspiris la poemon L´Allegro, de John Milton[5]. Laŭ rakonto de Sostrato, Afrodito, Eŭfrozino, Talio kaj Aglajo pridisputis la honoron esti la plej bela. Ili elektis Tirezion kiel juĝisto, kiu, post longa pripensado, atribuis la premion al Aglajo[6].

La asteroido Eŭfrozino, malkovrita en 1854, ricevis sian nomon de ĉi tiu diino. Eŭfrozino-monumento starigitis en Vajmaro por la tre frue mortinta aktorino Christiane Becker-Neumann.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.