usona aktivulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ezra Hervey HEYWOOD ([ˈ|h|eɪ|ˌ|w|ʊ|d]; naskiĝis la 29-an de septembro 1829, mortis la 22-an de majo 1893)[1] estis usona individuisma anarkiisto, kontraŭ-sklaveca aboliciisto, kaj defendanto de egalecaj virinaj rajtoj.
Ezra Heywood | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1829 en Usono |
Morto | 22-an de majo 1893 (63-jaraĝa) en Usono |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | Ezra Hervey Hoar (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto aktivulo sufrageto |
Heywood diris ke li kredas la malproporcia koncentro de kapitalo en manoj de malmultaj kiel rezulto de selekta etendo de elregistaraj privilegioj al kelkaj individuoj kaj organizoj.
La filozofio de Heywood ludis gravan rolon por postaj individuismaj anarkiismaj ideoj pere de lia etenda broŝurigo kaj represigo de verkoj de Josiah Warren, auxtoro de True Civilization (1869), kaj de William B. Greene. En 1872, je konvencio de New England Labor Reform League en Boston, Heywood presentis Greene kaj Warren al la posta redaktoro de la gazeto Liberty (1881–1908) nome Benjamin Tucker.
En Majo 1872 Heywood, subtenanto de la esprimlibereco de la aktivulino por la virina balotrajto kaj por la libera amo nome Victoria Woodhull, ekeldonis individuasman anarkiisman gazeton The Word el sia hejmo en Princeton, Masaĉuseco.[2] Li estis procesita en 1878 pro sendado de "obscena materialo" – literaturo atakanta tradiciajn konceptojn de geedzeco - je instigo de la poŝta inspektisto Anthony Comstock. Li ricevis punon de du jarojn de deviga laboro.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.