![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2d/London_November_23_2018_%252819%2529_Extinction_Rebellion_Protest_Tower_Hill.jpg/640px-London_November_23_2018_%252819%2529_Extinction_Rebellion_Protest_Tower_Hill.jpg&w=640&q=50)
Extinction Rebellion
socia movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Extinction Rebellion (ebla Esperantigo Formorto-Ribelo), mallonge XR, angla por "ribelo kontraŭ formorto") estas naturmedia movado kun la deklarita celo uzi civilan malobeon devigi registarojn preni mezurojn kontraŭ la amasa estingo de bestoj kaj plantoj kaj la ebla estingo de la homaro rezulte de la klimata krizo kaj detruo de la vivospaco. XR estis fondita en Britio en majo 2018 kun ĉirkaŭ cent akademianoj, kiuj subskribis alvokon al agado en oktobro 2018 kaj lanĉitaj fine de oktobro de Roger Hallam, Gail Bradbrook, Simon Bramwell kaj aliaj aktivuloj de la kampanjo Rising Up!.
Extinction Rebellion | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
socia movado organizaĵo bazmovado ![]() | |||||
rekta agado | |||||
Komenco | 2018 vd | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Germanio • Italio • Reĝlando de Nederlando • Francio • Portugalio • Hispanio • Svislando • Usono • Danio • Aŭstralio • Nov-Zelando • Kanado • Brazilo • Pakistano • Sud-Afriko • Argentino • Aŭstrio • Israelo • Belgio • Pollando vd | ||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Gail Bradbrook • Roger Hallam vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Extinction_Rebellion%2C_green_placard_%28cropped%29.jpg/640px-Extinction_Rebellion%2C_green_placard_%28cropped%29.jpg)
Inspirite de movadoj kiel Occupy, la sendependisma movado de Gandhi, feministoj, Martin Luther King kaj aliaj en la movado por civilaj rajtoj, Extinction Ribellion volas arigi tutmondan subtenon ĉirkaŭ komuna sento de urĝeco por trakti eblan klimatan katastrofon.
Laŭ sia propra deklaro (en aprilo 2019) XR estis reprezentita en 49 landoj sur ses kontinentoj kun 331 lokaj grupoj.