Evena lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Evena lingvo (malnova nomo: lamuta) estas la indiĝena lingvo de la evenoj. Ĝi apartenas al tungus-manĉura lingvaro kaj estas proksima al la evenka, la nanaja kaj la udega. El 17200 etnaj evenoj, la lingvon parolas ĉirkaŭ 7000 (laŭ censo de 2002). Ĝi estas uzata en bordo de Oĥotska Maro kaj apudaj regionoj. Ankaŭ lokaj grupoj de parolantoj ekzistas en Jakutio, Magadana provinco (oblast), Ĥabarovska regiono, Korjakio, Kamĉatko kaj Ĉukotko.
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, norda tunguza lingvaro ...
Evena lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
norda tunguza lingvaro | |
Parolantoj | 5 660 |
Skribo | cirila alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | eve |
Glottolog | even1260 |
Angla nomo | Even |
Franca nomo | évène |
Fermi