![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/White-crowned_Shrike.jpg/640px-White-crowned_Shrike.jpg&w=640&q=50)
Blankakronuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eurocephalus aŭ Blankakronuloj estas malgranda genro de paserinaj birdoj de la familio de Laniedoj. Ĝi enhavas nur du speciojn en tiu genro.
- Rupela lanio aŭ Norda blankakronulo aŭ Blankapuga lanio, Eurocephalus rueppelli
- Blankakrona lanio aŭ Suda blankakronulo, Eurocephalus anguitimens
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankakrona lanio | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Estas grandaj brunablankaj lanioj troviĝantaj en subsahara Afriko. Ili estas gregemaj specioj, malkiel la veraj lanioj de la genro Lanius, sed kiel la alia genro de Laniedoj, nome Korvineloj. Ili havas psitakecan flugmanieron.
La lanioj de Eurocephalus estas birdoj de savano kaj malfermarbara habitato, tipe vidataj laŭ rekta sinteno en elstara dornarbusta ripozejo. Tiuj specioj ĉefe manĝas grandajn insektojn, sed foje manĝas ankaŭ frukton falitan surgrunde.
Maskloj kaj ino estas similaj laŭ plumaro en ambaŭ specioj, sed estas distingeblaj el nematuruloj.