From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ankara Etnografia Muzeo (turke Ankara Etnoğrafya Müzesi) estas dediĉita al la kulturoj de la tjurkaj popoloj kaj turka kulturo en Ankaro kaj kiu malfermiĝis en 1930.
Etnografia Muzeo de Ankaro | |||
---|---|---|---|
Ankara Etnografya Müzesi | |||
etnografia muzeo konstruaĵo | |||
Lando | Turkio vd | ||
Situo | Ankaro | ||
Posedanto | Ministerio pri Kulturo kaj Turismo de Turkio vd | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Koordinatoj | 39° 55′ 58″ N, 32° 51′ 18″ O (mapo)39.93266832.854894 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.etnografyamuzesi.gov.tr/ | ||
La konstruaĵo estis dezajnita fare de arkitekto Arif Hikmet Koyunoğlu kaj konstruita inter 1925 kaj 1928. La muzeo provizore gastigis la sarkofagon de Mustafa Kemal Atatürk inter 1938 kaj 1953, dum la konstruperiodo de Anıtkabir, lia fina ripozejo.
La konstruaĵo estis dizajnita fare de arkitekto Arif Hikmet Koyunoğlu kaj konstruita inter 1925 kaj 1928 sur Namazgah monteto (Namazgâh Tepesi) . La etaĝomapo estas rektangula kun centra kupolhava rotondo. La muzeokonstruaĵo situas en Gündoğdu, Altındağ, kaj estis malfermita la 18-an de julio 1930 kun 1250 ekspoziciaĵoj akiritaj tiam, kovrante periodon ekde la 12-a jarcento. La unua direktoro estis Hâmit Zübeyir Koşay la 1-an de junio 1927. Antaŭ la muzeo troviĝas bronza surĉevala statuo de Atatürko de la itala skulptisto Pietro Canonica, starigita en 1927.
La muzeo ricevis specialan statuson post la morto de la fondinto de la ŝtato, Mustafa Kemal Atatürk, la 10-an de novembro 1938, kiam liaj restaĵoj estis translokigitaj de Istanbulo al Ankaro. Ŝtata entombigo okazis en Ankaro kaj la marmora sarkofago de Atatürk estis aranĝita en la korto de la muzeo, kie ĝi restis dum 15 jaroj ĝis ĝi estis transdonita al la speciale konstruita maŭzoleo Anıtkabir en 1953 [1]. Dum tiu tempo, ŝtatakceptoj por eksterlandaj delegacioj okazis tie kaj la sarkofago en la muzeo iĝis populara loko por viziti en Ankaro kiel nacia simbolo [2].
La kolektoj kaj ekspozicioj temigas turkan popolarton kun ceramiko, lignaĵoj, historiaj armiloj kaj kiraso, ĉiutagaj objektoj, teksado kaj tapiŝoj kun fokuso sur la lastaj 500 jaroj. Oni povas vidi kopion de tipa loĝinterno de la 17-a jarcento. La pli malnovaj artaj trezoroj inkluzivas: ligna trono de la selĝuka sultano Kai Chosrau la 3-a (de) de la 13-a jarcento [3].
En 2012, supozeble 1.500-jara aramea manuskripto de novtestamenta apokrifo (Evangelio laŭ Barnabaso) ) estis donacita al la muzeo, sed ĝia aĝo kaj aŭtenteco estas kritikindaj [4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.