![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/Bromethan.svg/langeo-640px-Bromethan.svg.png&w=640&q=50)
Etila bromido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bromo-etano aŭ etila bromido estas kemia kombinaĵo apartenanta al la familio de la haloalkanoj. Ĝi estas senkolora, volatila, nebrulema, lumsensiva likvaĵo alte toksa kaj facile likvigebla. Ĝi uzatas kiel fumigagento kontraŭ insektoj kaj ronĝuloj en nutraĵoj, tabako kaj bredejo. Pli etaj kvantoj uzatas en preparado de aliaj organikaj kemiaĵoj. Ĝi estas miksebla kun etanolo, kloroformo kaj organikaj solvantoj.
Bromo-etano | ||||
![]() | ||||
Plata kemia strukturo de la Bromo-etano | ||||
![]() | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Bromo-etano | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 74-96-4 | |||
ChemSpider kodo | 6092 | |||
PubChem-kodo | 6332 | |||
Merck Index | 15,3826 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora volatila lumsensiva likvaĵo | |||
Molmaso | 108.966 g·mol-1 | |||
Denseco | 1.4612g cm−3 | |||
Fandpunkto | −120 °C | |||
Bolpunkto | 38 °C | |||
Refrakta indico | ||||
Ekflama temperaturo | −23 °C | |||
Memsparka temperaturo | 511 °C | |||
Solvebleco | Akvo:10.67 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1350 mg/kg (buŝe) | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H302+332, H302, H332, H351, H420[1] | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P303+361+353, P304+312, P304+340, P308+313, P312, P330, P370+378, P403+235, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝia odoro estas similia al tiuj de la eteroj. Halokarbonidoj ĝenerale estas potence danĝeraj alkiligagentoj. Bromidoj estas la plej bonaj alkiligagentoj ol kloridoj, do, ekspozicio al bromoetano devas minimumiĝi. Etila bromido estas konsiderata karcinomogena kaj toksa substanco.