Eta petrelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eta petrelo (Halocyptena microsoma aŭ Oceanodroma microsoma) estas malgranda marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Ĝi estas nur 13–15 cm longa, kun enverguro de 32 cm. Ĝi estas la plej malgranda membro de la ordo Procelarioformaj, kio estas tialo kaj por la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo kie microsoma estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive malgranda (mikros) kaj korpo (soma). Tiu specio estas la ununura membro de la genro Halocyptena kvankam ĝi estas foje inkludata en la genro Oceanodroma.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Eta petrelo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Oceanodroma microsoma (Coues, 1864) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu nearktisa specio reproduktiĝas sur insuloj ĉe Kalifornia Duoninsulo kaj ĉe Kalifornia Golfo de Meksiko en rokfendoj aŭ malgrandaj nestotruoj en milda tero kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruoj. Ĝi estas kolonia nestumanto.
La Eta petrelo pasas for de la reprodukta sezono la reston de la jaro ĉemare, atingante tiom suden kiom ĝis la tropika Pacifiko de Sudameriko. Ili ofte povas esti bone vidataj ĉe la marbordo de suda Kalifornio fine de somero kaj aŭtune.
Ili ĉefe manĝas planktonajn krustulojn, kun prefero por larvoj de palinuroj. Ili manĝas simile al aliaj ŝtormopetreloj, plukante manĝerojn el la akvosurfaco dumfluge.
La Eta petrelo suferas perdojn en kelkaj el la reproduktejaj insuloj, ĉefe pro katoj kaj ratoj.