From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eta noturo (Nothura minor) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta en sekaj herbejoj de malaltaj teroj de subtropikaj kaj tropikaj regionoj de sudorienta Sudameriko.[2]
Eta noturo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eta noturo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nothura minor (Spix, 1825)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]
La Eta noturo loĝas en sekaj herbejaj habitatoj de malaltaj teroj de subtropikaj kaj tropikaj regionoj de sudorienta Sudameriko je altituda gamo de 200 al 1000 m super marnivelo.[4] Tiu tinamo povas troviĝi ankaŭe en sekaj arbustaroj kaj savanoj. Ŝajne ili ne ŝatas ĵus bruligitajn herbejojn.[5]
La Eta noturo troviĝantas en partoj de sudorienta Brazilo[2] kaj ĵuse en unu loko de orienta-centra Paragvajo. Ĝi troviĝis en Nacia Parko Brazilio, Biologia Rezervejo IBGE Roncador kaj Taguatinga en la Federacia Distrikto, Nacia Parko Emas kaj Luziânia en Goiás kaj Nacia Parko Serra da Canastra kaj Nacia Parko Serra do Cipó en Minas Gerais, Eksperimentejoj Itapetininga kaj Itirapina en Sanpaŭlio, kaj ĉe Laguna Blanca, Departemento San Pedro.[4]
La Eta noturo estas proksimume 18 al 20 cm longa. La Eta noturo estas rufeca kun helbruna krono kaj flava makuleco. Ties vizaĝo estas sablokolora, kun nuancoj de flava en gorĝo kaj malhelbrunaj punktoj al strieco en brusto. Ties flankoj havas brunajn markojn kaj ties subaj partoj estas helbrunaj kun rufeca strieco, ties flugiloj estas rufecaj kun malhela strieco. Ties kruroj estas flavaj, kaj ties beko estas nigra, kaj ĝi havas brunajn irisojn.[4]
Ties voĉo konsistas el longaj, altatonaj fajfoj. Ĝi probable reproduktiĝas inter oktobro kaj februaro.[4]
La IUCN klasigas tiun specion kiel Vundebla pro la fragmentado de ties populacio kaj perdo de ties unuaranga habitato.[5] Ĝi havas loĝan teritorion de 3,000 km² kaj en 2000 oni ĉirkaŭkalkulis la plenkreskulojn je ĉirkaŭ 9,000, kio povas esti iomete plie.[4]
La habitatoj loĝataj de la Eta noturo estas rapide detruitaj de mekanizita agrikulturo, intensa bovobredado, senarbarigo, invadaj herboj, troa uzado de pesticidoj kaj ĉiujara bruligado. Ĉirkaŭ 1993, du trionoj el la regiono Cerado estis tre aŭ moderate ŝanĝita, kaj plej detruo okazis ekde 1950. Farmado, incendioj kaj pesticidoj estas la praktikoj kiuj plej efikas sur tiu specio.[4]
La Eta noturo estas protektita laŭ la leĝaro el Brazilo, kaj konservita en Nacia Parko Brazilio, Nacia Parko Emas kaj Nacia Parko Serra da Canastra, Biologia Rezervejo IBGE Roncador, Eksperimentejoj Itapetininga kaj Itirapina. Oni proponis enketi ĉe taŭgan habitaton en Nacia Parko Serra do Cipó kaj Nacia Parko Chapada dos Veadeiros, uzante sonregistrilojn. Oni proponis ankaŭ identigi aliajn neprotektitajn areojn de taŭga habitato en nordorienta Paragvajo, norda kaj okcidenta Minas Gerais, kaj Goiás.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.