Esperanto sen fleksio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto sen fleksio (mallongigite EsF, elparolata kiel "esfo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Richard K. Harrison (kiu kreis ankaŭ vorlinon), influita de Latino sen fleksio. Li forigis la "fleksiojn" de Esperanto, kiel akuzativon, pluralon, artikolon, ktp.[1] Oni asertas, ke EsF estas dialekto de Esperanto kaj ne estas 'reformita Esperanto', kiel Ido. Ĝi estas konsiderata pli facila por homoj el Azio. Akuzativo, -n, estas forigita, sed estus anstataŭigita per la prepozicio na) se necese. Krome, li forigis la ĉapelitajn literojn anstataŭigante ilin per H-sistemo (kaj ŭ per w).
Kvankam ĝi ne uzas la sufiksojn -is, -as, -os, -inta, -onta, -ata, -ota, ĉar kunteksto kaj adverboj indikas tempon, EsF tamen uzas jenajn verbajn finaĵojn: -i (indikativa), -u (imperativa), -us (kondicionala), -anta (aktiva), -ita (pasiva).