Esperanto-movado en Francio (ĝis Ido)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto > Movado > Esperanto-movado en Francio < Francio
La artikolo enhavas multajn ruĝajn ligilojn. Bonvolu krei la ligilojn ne ekzistantajn aŭ korekti ligilojn se necese. Ni bonvenigas vian helpon plibonigi vikipedion. Se ruĝaj ligiloj superfluas, bonvolu forigi ilin. |
Esperanto-movado en Francio de fruaj tempoj ĝis Ido
En la unua Adresaro en 1889, enhavanta la nomojn de la mil unuaj Esperantistoj, troviĝas la nomoj de Louis de Beaufront, instruisto en Rumont, apud La Chapelle-la-Reine; Henri Delachaux, desegnisto-geografiisto en la librejo Hachette; kaj Demonget, kiu publikigis en 1889, en la librejo Ghio, sub la titolo "Internacia aŭ Volapuk", la tradukon de broŝuro de Leopold Einstein.
Beaufront aliĝis al Esperanto en 1888, Demonget en la komenco de 1889 kaj en la somero de tiu sama jaro Gaston Moch, oficiro en Lorient.
Dum multaj jaroj Beaufront povis fari nur propagandon "individuan", tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj konvinkiĝis tre malfacile, li devis turni sin al la junuloj kaj infanoj, kaj en 1892 li varbis René Lemaire, de Epernay, kiu fariĝis iom post iom lia plej fidela kunlaboranto. Dume, Beaufront tradukis en francan lingvon verkojn de L.L. Zamenhof kaj publikigis en Epernay lernolibron.