Eschert estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 378 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Eschert
Thumb
Blazono de Eschert
Thumb
Vilaĝa centro de Eschert
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoBerna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009Moutier
Geografia situo CH1903: 597021 / 124997 (mapo)46.2763888888897.4

Thumb

Nombro de loĝantoj378
Areo6,56 km²
Alteco596 m super marnivelo
Poŝtkodo2743
Komunumkodo0692
Thumb
Mapo de Eschert
vdr
Fermi

Geografio

Eschert situas en la tiel nomita Granda Valo (france Grand Val) oriente de la iama distriktĉefurbo Moutier, ĉe la suda bordo de la rivero Rause, kiu trafluas la Grandan Valon de okcidento al oriento kaj en Moutier alfluas al Birs. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo mem la setlejoj Champ Leuchu, Neufs Prés kaj tute en la sudo sur la kresto de la plej suda ĵurasa montĉeno Bergerie d'Eschert.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Eschert limas en nordo al Belprahon, en oriento al Grandval, en sudoriento al Gänsbrunnen (SO), en sudokcidento al Court, kaj en okcidento al Moutier.

Trafiko

Tra Eschert pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio, kiu cirkulas inter Belprahon kaj Moutier. Okcidente de Eschert pasas la svisa aŭtovojo A16, al kiu rekte ĉe la komunuma limo ekzistas alveturejo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Eschert datiĝas el la jaro 1179 kiel Escert. Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Eschert apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Eschert apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Eschert per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.