From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Karl Ernst Dieffenbach (1811-1855) estis germana kuracisto, geologo kaj naturalisto. Li estis la unua sciencisto kun altstara gradigo kiu vivis kaj laboris en Nov-Zelando, lando kie li larĝe vojaĝis sub la aŭspicioj de la Nov-Zelanda Kompanio[1]. En 1841, li reiris al Eŭropo kaj publikigis la verkon Travels in New Zealand (Vojaĝoj tra Nov-Zelando, 1843), kie li raportas la rezultojn de sia esploroj pri la geografio kaj naturhistorio de tiu regiono. Li korespondis kun Charles Darwin[2] kaj tradukis en la germanan kelkaj libroj de ĉi-aŭtoroj.
Ernesto Difenbaĥo (1811-1855) | ||
---|---|---|
Alegorio: Ernesto Difenbaĥo atingas la pinton de la Monto Egmont | ||
Persona informo | ||
Ernst Dieffenbach | ||
Naskiĝo | 27-a de januaro 1811 en Giessen, Germanio | |
Morto | 1-a de oktobro 1855 en Giessen, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Hesio-Darmstadt • Kolonio de Nov-Zelando vd | |
Ŝtataneco | Hesio-Darmstadt vd | |
Alma mater | Universitato de Gießen | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto geologo etnologo universitata instruisto kuracisto malakologo esploristo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Travels in New Zealand with contributions to the geography, geology, botany, and natural history of that country vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis Medicinon en la Universitato de Gießen[3] kaj estis indikita, laŭ rekomendo de Richard Owen (1804-1892), por fari ekspluatekspedicion al Nov-Zelando, organizitan de la Nov-Zelanda Kompanio. Li estis selektita de la Reĝa Geografia Societo[4], por enŝipiĝi kiel kirurgo, naturalisto kaj esploristo surborde de la skuno Tory, kiu ekiris en ekspluatvojaĝo por taksi la ĉefajn riĉaĵojn de Nov-Zelando kaj ricevi la britajn koloniistojn. Lia tasko estis prepari raportojn por la Nov-Zelanda Kompanio, entenantajn lernobjektojn kiuj variis inter la vulkanologio, meteorologio, kaj konduto de la tajdoj rilate al flaŭro kaj faŭno krom la karakterizaĵoj de la grundo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.