Eriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eriko (persona nomo), ekz. Eriko la Ruĝa
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() floranta Erica tetralix | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Pli ol 700 specioj, inter ili: | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Eriko (Erica) estas genro de malaltaj arbedoj aŭ arbustoj el la familio de erikacoj. Foje oni ankaŭ uzas la nomon eriko por specioj el aliaj genroj de erikacoj, precipe tiuj de la kaluna genro.
La erikoj estas malaltaj, disbranĉiĝintaj daŭrafoliaj arbedoj aŭ arbustoj kun dense sidantaj, pingloformaj folioj kaj multenombraj, ofte malgrandaj, ruĝaj blankaj aŭ flavaj, kloŝ- kruĉ- aŭ tubformaj floroj.
Oni nomas erikejo tiun nekultivitan regionon, kie kreskas ĉefe erikoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Illustration_Erica_tetralix0.jpg/640px-Illustration_Erica_tetralix0.jpg)