From Wikipedia, the free encyclopedia
La Elektodistrikto Entlebuch estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 22836 loĝantojn la 1-an de januaro 2013. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Schüpfheim.
Distrikto Entlebuch | |
---|---|
constituency of the canton of Lucerne | |
Kantono | Lucerno |
Ĉefloko | Schüpfheim |
Geografia situo | CH1903: 643877 / 200070 (mapo)46.9502718.015005 |
Nombro de loĝantoj | 18319 (2007-12-31) |
Areo | 410,13 km² |
Loĝantardenseco | 44,67 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0301 |
La distrikto Entlebuch situas en sudokcidento de Kantono Lucerno, sude de la monto Napf. La distrikto pli-malpli kongruas kun la fontoregiono de la riveroj Eta Emme kaj Ilfis.
La distrikto Entlebuch limas en nordo al la distrikto Willisau kaj la distrikto Sursee, en nordoriento al la distrikto Lucerno, en oriento al la Kantono Obvaldo, kiu formas unu solan distrikton, en sudo al la distrikto Interlaken (Kantono Berno), kaj en okcidento al la distrikto Signau (Kantono Berno).
Ekde la jaro 2000 la regiono Entlebuch estas la unua biosfera rezervejo de UNESKO laŭ la strategio de Sevilo. Al la UNESKO-Biosfero Entlebuch apartenas ok de la naŭkomunumoj de la distrikto Entlebuch, nome Doppleschwand, Entlebuch, Escholzmatt, Flühli, Hasle, Marbach, Romoos kaj Schüpfheim.
En mezepoko la regiono Entlebuch apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la voktejon en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 el la antaŭa voktejo Entlebuch fariĝis la distrikto Schüpfheim, kiu tiam en la jaro 1803 fariĝis la aktuala distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la iama Distrikto Entlebuch estis transformita al la nova Elektodistrikto Entlebuch. Al ĝi estis aldonita la komunumo Wolhusen, kiu ĝis tiam apartenis al la Distrikto Sursee.
La distrikto Entlebuch konsistas el 9 komunumoj (stato 2013). Jen la aktuala listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec. 2007) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Doppleschwand | 717 | 6,95 | 1001 | |
Entlebuch | 3307 | 56,90 | 1002 | |
Escholzmatt | 4355 | 106,39 | 1010 | |
Flühli | 1855 | 108,24 | 1004 | |
Hasle | 1688 | 40,33 | 1005 | |
Romoos | 729 | 37,24 | 1007 | |
Schüpfheim | 3757 | 38,37 | 1008 | |
Werthenstein | 1920 | 15,80 | 1009 | |
Wolhusen | 4199 | 14,48 | 1107 | |
Totale | 9 | 22'836 | 424,56 | 0301 |
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iama komunumoj Escholzmatt kaj Marbach estis kunigitaj al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (dec. 2007) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Escholzmatt | 3153 | 61,29 | 1003 | |
Marbach | 1214 | 45,10 | 1006 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.