From Wikipedia, the free encyclopedia
Endre SIK [ŝIk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sík Endre estis hungara politikisto, ministro, historiisto, diplomato, profesoro. Lia frato estis Sándor Sík.
Endre Sík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1891 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de aprilo 1978 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 13. parcella, Munkásmozgalmi Panteon, Földszinti terem, Alsó sor-9 |
Lingvoj | hungara • rusa • germana • angla • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1913) Institute of Red Professors (en) (–1926) |
Familio | |
Frat(in)o | Sándor Sík |
Infano | Igor Sik (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto diplomato |
Endre Sík naskiĝis la 2-an de aprilo 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.
Endre Sík frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li akiris juran diplomon en 1913. Li batalis dum la 2-a mondmilito, sed li militkaptitiĝis en Rusa Imperio en 1915. En 1920 li aliĝis al la hungara grupo de komunistoj en Siberio. Li plulernis inter 1923-1926, poste li instruis en diversaj universitatoj en Moskvo. Li okupiĝis ankaŭ pri historio de Afriko. Dum la 2-a mondmilito li partoprenis en hungara dissendo de Radio Moskvo. En 1945 li hejmenvenis kaj li ricevis diplomatiajn taskojn. Inter 1949 kaj 1954 li havis postenon en ministerio de eksteraj aferoj, poste li estis subministro. Inter 1958 kaj 1961 li estis ministro pri eksteraj aferoj, poste li pensiuliĝis. En 1962 li doktoriĝis, krome li longe aktivadis en ŝtataj rondoj. Li ricevis 10 premiojn inter 1950 kaj 1970.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.