hungara komponisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Imre KÁLMÁN, jen hungare, ofte laŭ la tradicia vortordo de hungaraj personaj nomoj KÁLMÁN Imre, germane Emmerich KÁLMÁN, laŭpasporte Imre KOPPSTEIN, naskita la 24-an de oktobro 1882 en Siófok, mortinta la 30-an de oktobro 1953 en Parizo, tombigita en Vieno, estis hungara komponisto, kiu verkis famajn operetojn.
Kálmán studis en Budapeŝto, unue jurisprudencon, poste muzikon (ĉe Hans Koessler). Li intencis iĝi fortepianisto, sed artrito de lia dekstra mano malhelpis tion. Pro tio li iĝis muzika kritikisto kaj komponisto. Inter liaj grandaj sukcesoj estis la operetoj Tatárjárás (1908), Die Csárdásfürstin (1915), Gräfin Mariza (1924) kaj Die Zirkusprinzessin (1926).
Li dumtempe vivis en Vieno, sed en 1938 pro naziismo devis foriri el Aŭstrio; li iris al Zuriko kaj Parizo kaj en 1940 elmigris al Kalifornio. Post la Dua Mondmilito li ekloĝis en Parizo. Li dumtempe reiris al Aŭstrio; tie, en la centra tombejo de Vieno, estas ankaŭ lia tombo.
La verkaro de Kálmán estas konsiderata esenca parto de la "arĝenta epoko" de la viena opereto (inter la mondmilitoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.