Elŝrankiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elŝrankiĝo[1] (el la angla coming out of the closet, kio signifas eliri el la ŝranko) aŭ burĝonado[2] estas malkaŝado de sia seksa orientiĝo aŭ seksa identeco, kiu estas minoritata en socio, antaŭ aliaj homoj (familio, geamikoj, kunlaborantoj). La procezo de elŝrankiĝo inkluzivas konsciiĝon pri propra sekseco.
La esprimo elŝrankiĝi estas malo de enŝrankiĝi ("eniri en la ŝrankon"), kio signifas kaŝi sian samseksemon, ambaŭseksemon aŭ transgenrecon pro timo de la malamo, kiun homoj ofte montras rilate al gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj aŭ eĉ negi sian seksecon antaŭ socio.
Elŝrankiĝo povas temi pri famuloj, kiuj malkaŝas sian seksemecon al socio per amaskomunikiloj.
Statistikaj enketoj indikas, ke aliseksemuloj kiuj konas gejon aŭ lesbaninon havas pli pozitivan opinion pri gesamseksemuloj kiel grupo.