From Wikipedia, the free encyclopedia
Els Quatre Gats ("la kvar katoj" kio en Hispanio signifas "malmultopaĉon") estis gastinstalaĵo (bierumejo, kabaredo, restoracio) inaŭgurita en Barcelono, Katalunio, Hispanio, la 12an de junio 1897.[1] Dum la ses jaroj en kiuj ĝi funkciis, ĝis 1903, ĝi iĝis unu el ĉefaj referenc-centroj de la kataluna modernismo.[2] Ĝi estis reinaŭgurita samnome en la 1970-aj jaroj.[3]
Els Quatre Gats | ||
---|---|---|
restoracio bierfarejo | ||
Komenco | 12-a de junio 1897 vd | |
Geografia situo | 41° 23′ 9″ N, 2° 10′ 25″ O (mapo)41.3857777777782.1736666666667 | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Situo | Gota Kvartalo | |
Adreso | Montsió, 3 bis | |
| ||
Fondinto(j) | Pere Romeu i Borràs vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estis ĉe la strato Montsió (aŭ Montesión) en la teretaĝo de la domo Martí, nome novgotika konstruaĵo de la arkitekto Josep Puig i Cadafalch (1896). La ĉefaj fondintoj estis la pentristoj Santiago Rusiñol, Ramón Casas, Pompeyo Gener, Joaquín Mir Trinxet kaj Miquel Utrillo.
Els Quatre Gats enkadriĝis en tradicio de babilrondoj, vespermanĝoj kaj artokunsidoj propraj de Barcelono, kvankam ties rekta inspiro estis la kabaredo Le Chat Noir ("la nigra kato") de Parizo, kies nomon ĝi parodiis, rilate al la esprimo kiu komprenigas "kvar katoj" kun malabunda ĉeestantaro.
Tie okazis ekspozicioj (ekzemple la unua individua montro de Pablo Picasso okazis tie en Februaro 1900[4]), literaturaj kaj muzikaj eventoj, spektakloj de pupteatro kaj ombroludoj.[2] Dum 1899 oni publikigis 15 numerojn de la revuo Quatre Gats.[2]
Krom la juna Picasso, aliaj famaj partoprenantoj estis la arkitekto Antoni Gaudí, la urugvaj-kataluna pentristo Joaquín Torres García, la skulptisto Julio González, la bildstriisto Ricard Opisso kaj la muzikkomponisto Isaac Albéniz.[1][5][6] La kinreĝisoro Woody Allen filmis kelkajn scenojn de sia filmo Vicky Cristina Barcelona en Els Quatre Gats.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.