From Wikipedia, the free encyclopedia
El Sistema estas kineja dokumentario de germanaj reĝisoroj Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier el la jaro 2008. La filmo raportas pri „El Sistema“ („Sistema de las Orquestas Juveniles e Infantiles de Venezuela“), la revolucia sistemo de muziklernejoj en Venezuelo, fondita de ĝia direktoro Jose Antonio Abreu en 1975. La muziko ludata de la lernejanoj kaj de la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar donas entuziasmon al ludantoj kaj spektantoj.
El Sistema | |
---|---|
Titolpaĝo de la ttt-ejo | |
filmo | |
Originala titolo | El Sistema |
Produktadlando | Germanio |
Originala lingvo | hispana |
Kina aperdato | 2008 |
Daŭro | 102 min |
Ĝenro | dokumenta filmo |
Reĝisoro(j) | Paul Smaczny Maria Stodtmeier |
Scenaro | Paul Smaczny Maria Stodtmeier |
Filmita en | Venezuelo |
Muziko de | Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar |
Ĉefrolantoj | Jose Antonio Abreu Gustavo Dudamel junuloj de El Sistema |
Distribuo | EuroArts Music |
IMDb | |
Reĝisoro Smaczny, kiu jam produktis multajn dokumentariojn pri muziko, vizitas la venezuelan ĉefurbon Karakaso, por portreti „El Sistema“, la reton de muzikejoj por venezuelaj infanoj el la malriĉaj kvartaloj Barrios (faveloj), kie bandoj interpafadas kaj estas atmosfero de krimo, drogo kaj perforto.
„El Sistema“ fariĝis internacie konata kiam ĝia fondinto José Antonio Abreu estis premiita per la Alternativa Nobelpremio en 2001 kaj la Venezuela junulorkestro kun dirigento Gustavo Dudamel celebras sukcesojn en la tuta mondo. Kompreneble Smaczny intervjuas ilin ambaŭ. Abreu vidas kaj bontrovas la potencon de muziko por la ŝanĝiĝo de la socio: li estas viziisto, paca revoluciulo:
|
Sed la ĉefa parto de la filmo sekvas junulojn al ilia muziklernejo „La Rinconada“, kiu situas en la plej malriĉa kaj plej danĝera kvartalo de Karakaso. 300 infanoj frekventas la muzikejon, estas junuloj „sen nomo kaj renomo“ Arkivigite je 2009-10-28 per la retarkivo Wayback Machine: la trumpetistoj Yobran Bravo (11) kaj Roderyk Alvarado (10), la violonistino Albani Tovar (11) kaj kontrabasistino Mairi Padrón (18). La kamerao sekvas ilin dum preskaŭ tuta jaro, montras iliajn vivocirkonstancojn kaj la seriozecon kaj entuziasmon de ilia muziko.
Dekomence la junuloj ludas en orkestro. La plej junaj infanetoj ne povas tuj ricevi instrumenton por la ekzercado. Ili mem slojdas instrumentojn el papero kaj kartono, kaj en la „paperorkestro“ svingas siajn arĉojn kaj kantas kun la dirigento, kaj tute ne damaĝas la ĝojon, ke la paperinstrumentoj ne faras sonojn. (La paperorkestroj eĉ faras publikajn koncertojn.)
La filmo dokumentas la personan disvolviĝon de la junuloj. Nur malmultaj el ili havos muzikkarieron, sed la sistemo ne alstrebas la trejnadon de muzikistoj, sed pli bonan kaj sensohavan vivon por la infanoj:
|
La filmo estis ĝenerale fervore pozitive akceptita kaj ĝi gajnis plurajn premiojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.