![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4d/EffectOfTariff.svg/langeo-640px-EffectOfTariff.svg.png&w=640&q=50)
Novliberalismo
moderna formo de ekonomia liberalismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter kapitalismo kaj socialismo.
Rapidaj faktoj ekonomia liberalismo ...
Novliberalismo | ||
---|---|---|
![]() | ||
politika ideologio ekonomika ideologio ![]() | ||
ekonomia liberalismo | ||
Fermi
Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kaj ekologiismo.
Novliberalismo signifas, el tiu ĉi vidpunkto:
- subtenon de libera komerco, kun la principo de "libera kaj sendifekta konkurenco" (vd la tiurilatajn leĝajn tekstojn de Eŭropa Unio, kaj resumon de ties Fundament-Akordo [rompita ligilo])
- malfermon de la merkatoj en la tuta mondo, eventuale ankaŭ per politika premo (kaj en ekstremaj kazoj eĉ per milita interveno)
- decidan subtenon de la rajto je proprieteco
- inklinon malaltigi impostojn
- malatenton pri socia justeco
- malatenton pri rajtoj de laboristoj
- malatenton pri ekologiaj principoj
Subtenantoj de novliberalismo ofte preferas ne uzi tiun ĉi nocion, sed paroli simple pri ekonomia liberalismo.