Eimeria (eimerio) estas genro de apikokompleksaj parazitoj[1] kiu inkludas diversajn speciojn respondecaj por la kokmalsano kokcidiozo. La genro estas nomumita laŭ la germana zoologo Theodor Eimer. La oocistoj de Eimeria steidai unue estis trovitaj fare de Antoni van Leeuwenhoek en la galo de kuniklo en 1674.
Priskribo
La Kokcidio-genroj povas esti identigitaj laŭ oocistoj:
Eimeria - kvar sporocistoj, ĉiuj enhavante du sporozoitojn
Wenyonella - kvar sporocistoj, ĉiu enhavante kvar sporozoitojn
Tyzzeria - ok sporozoitoj, ne en sporocistoj
Isospora - du sporocistoj, ĉiuj enhavante kvar sporozoitojn
Patologio
Simptomoj de Eimeria infekto inkludas sangan diareon pro intesta epitelio mortanta kiam granda nombro da oocistoj kaj merozoitoj elsvarmas el la ĉeloj. Nekroza histo ŝtopas la cekumon, mortigante la organon.
Kliniko
Medikamentoj estas haveblaj kontraŭ la parazito; tamen, drogrezisto estas ofta same kiel eblaj drogrestaĵoj en la viando post kiam la besto estas buĉita. Vakcinoj estis evoluigitaj sed unu vakcino nur kovros unun specion kaj ne aliajn. Ĝis nun la plej bona praktiko estas vakcini la kokidojn post kiam ili elkoviĝas certigante porvivan imunecon.
Homo
Kvin genroj povas kaŭzi infektojn en homoj: Cryptosporidium, Cyclospora, Isospora, Sarcocystis kaj Toxoplasma. De tiuj la unuaj tri normale estas limigitaj al la gastrintesto kaj kaŭzas diareon kaj abdomenan doloron. La aliaj du invadas la korphistojn, grandskale en multoblaj organoj.
Mastrospektro
Ĉiuj mamulaj kokcidioj estas konsideritaj kiel mastro-specifaj, sed limigita nombro da esceptoj al tiu regulo estis identigita.
Tridek-unu specioj povas okazi en vespertoj (Chiroptera) kaj du en testudoj.
130 nomitaj specioj infektas fiŝojn.
Du specioj (E. phocae kaj E. weddelli) infektas fokojn.
Kvin specioj infektas lamojn kaj alpakojn - E. alpacae, E. ivitaensis, E. lamae, E. macusaniensis kaj E. punonensis.
Kelkaj specioj infektas ronĝulojn, inkluzive de E. couesii, E. kinsellai, E. palustris, E. ojastii kaj E. oryzomysi.
Aliaj infektas kokojn (E. necatrix kaj E. tenella), kuniklojn (E. stiedae) kaj brutaron (E. bovis, E. ellipsoidalis kaj E. zuernii).
Genetiko
Genaro-sekvenca projekto ekzistas. La specio elektita estas Eimeria tenella. La genaro ampleksas 60-megabazojn kaj havas GC-enhavon de ~53%. Ekzistas 14 kromosomoj kiuj intervalas en grandeco de 1 megabazo ĝis > 6-megabazoj.
Vivociklo
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.