![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/52/SmallEdamCheese.jpg/640px-SmallEdamCheese.jpg&w=640&q=50)
Edama fromaĝo
nederlanda fromaĝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La edama fromaĝo estas duonmola nederlanda fromaĝo el bovina lakto. Oni verŝas el ĝi ĝenerale rondajn formojn kun pezo de 1–2 kg kaj kovras ĝin per ruĝa parafina tavolo. Ankaŭ ekzistas brikoformaj, ruĝkolorigitaj specoj. Oni originale kolorigis la ŝelon de la fromaĝo per cinabro por distingi ĝin disde la aliaj nederlandaj fromaĝoj. Hodiaŭ, la rolon de cinabro transprenis la parafino.
Edama fromaĝo | |
---|---|
![]() | |
Deveno | Edam |
Graso | 40 % |
Formo | Globo |
Pezo | ĉ. 1600 g |
Origino | pasteŭrizita bovinlakto |
USDA NDB numero | 01018 |
La interno de la edama fromaĝo estas sentrua, orflava, la gusto estas leĝere pikanta, tial oni uzas ĝin volonte por apetitvekaj nutraĵoj. Ĝi estas unu el la plej malnove venditaj fromaĝoj de Eŭropo (simile al la gouda-fromaĝo). Oni eksportas ĝin al multajn landojn.
La maturigo de la fromaĝo daŭras minimume du monatojn, sed kelkfoje eĉ unu jaron. La pli longa maturiĝo donas pli fortan guston, la fromaĝo iĝas pli malmola kaj milde fend-ŝela.
La fromaĝo ricevis sian nomon pro la devenejo, la nederlanda municipo Edam.[1][2].