![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/e/eb/FIF_nova_emblemo.png/640px-FIF_nova_emblemo.png&w=640&q=50)
Ebur-Borda nacia teamo de futbalo
vira nacia teamo de futbalo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia futbalteamo de Ebur-Bordo estas la nacia elektaĵo de Ebur-Bordo (Respubliko Côte d'Ivoire) por internaciaj fulbalkonkursoj. La plej grandaj sukcesoj en internaciaj turniroj estis: Afrika Pokalo de Nacioj 1992, 4-a rango ĉe la Reĝo-Fahd-Pokalo 1992, krome kvalifikiĝo por la fina rondo de la Futbala Mondpokalo en 2006.
La matĉoj en Futbala Mondpokalo 2006:
En sia unua mondpokala matĉo la teamo malvenkis per 1:2 kontraŭ Argentino. La unuan golon por Ebur-Bordo sukcesis Didier Drogba. La dua ludo same rezultigis malvenkon, per 1:2 kontraŭ Nederlando (goliginto: Bakary Kone). Tiel la teamo de Ebur-Bordo ne plu havis ŝancon pluiri al la rondo de 16. En la lasta matĉo la teamo ludis en la stadio de Munkeno kun la same eligita teamo de Serbio kaj Montenegro, tiun matĉon venkis Ebur-Bordo per 3:2 post du penaloj kaj golo en la postmatĉado de la dua duontempo.
Ebur-Bordo | ||
---|---|---|
![]() | ||
asocio | Fédération Ivoirienne de Football Ebur-Borda Futbal-Asocio | |
konfederacio | CAF | |
manaĝero | Sven-Göran Eriksson | |
golreĝo | Didier Drogba (44) | |
stadiono | Stade Félix Houphouët-Boigny | |
FIFA kodo | CIV | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1960 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1985 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1971 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 2006) | |
plej bona rezulto | Grupo C 2006 | |
Afrika Pokalo de Nacioj | ||
aperoj | 15 (unua en 1965) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1992 | |