komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eberdingen - prononco [E:badingn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6972 loĝantojn sur areo de 26,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 266 loĝantoj/km².
Eberdingen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | Distrikto Ludwigsburg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07042 | |||||
Poŝtkodo | 71735 | |||||
Aŭtomobila kodo | LB | |||||
Oficiala Municipokodo | 08118012 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Peter Schäfer | |||||
Adreso de la administrejo | Stuttgarter Straße 34 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6972 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo)48.8794444444448.9652777777778 | |||||
Alto super la marnivelo | 272 m | |||||
Areo | 26,21 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.eberdingen.de/ | |||||
Plej grava vidindaĵo estas la "tombo de la kelta princo" en la parto Hochdorf an der Enz.
Rande de la vilaĝo troviĝas grandega kelta tumulo (tombomonto). Ĝi mezuras 6 metrojn da alteco kaj havas diametron de 60 metroj. La tombo estis elfosita en la jaro 1978 kaj datita al 530 a.K.. La tombo estis lukse ekipata kaj - surprize - neniam prirabata. La situo de la tombo estas elstara, kun rekta rigardo al Hohenasperg, kiu tiutempe estis la princa sidejo kaj rifuĝburgo.
La entombigito estis kelta princo, viro, 40-jaraĝa, kun impona alteco de 1,87 m. Li estis metita sur bronza kanapo. Li estis entombigita kun or-tegita torko (kolringo) sur lia kolo, braceleto sur lia dekstra brako, kaj plej rimarkinde, maldikaj gravuritaj oraj tabuloj estis sur liaj - dume disfalintaj - ŝuoj. Ĉe la piedo de la kanapo estis grandega kaldrono 500-litra, ornamita kun tri leonoj ĉe la randaĵo. La orienta flanko de la tombo enhavis kvar-radan ĉaron tenanta aron de bronzaj pladoj - servico sufiĉe multnombra por servi naŭ kunmanĝantojn.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.