Kolektado de objektoj estas unu el la ĉefaj ŝatokupoj. Kelkaj kolektantoj koncentriĝas al specialaj temoj, kiel ekzemple francaj poŝtmarkoj el la 19-a jarcento aŭ bildkartoj pri sudeŭropaj lumturoj. Aliaj kolektas ĝenerale kaj amplekse, ekz. poŝtmarkojn el ĉiuj landoj kaj pri ĉiuj temoj. Kolektaĵoj kutime estas bone ordigitaj kaj registritaj.

Thumb
Albumo uzita por kolektado de poŝtmarkoj
Thumb
Kuriozaĵkabineto nome kolekto de kuriozaĵoj de privatulo, Frans la 2-a Francken, 1625, Kunsthistorisches Museum, Vieno, Aŭstrio
Citaĵo
 Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kulturhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcelanoj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolektataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sensenca, kiel bastonoj, tabakujoj pantofloj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tramvojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la necesecon de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. Inter la E-istoj estis ĉiam multaj kolektantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gazetoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mondmilito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis „Tutmonda Asocio Kolektanta“ (TAK),[1] kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton Tutmonda Kolektanto, eldonatan en Jablonné n. Orl. (Ĉeĥosl.) Prez. estas d-ro Jozefo Takács, Nagymaros, (Hung.), vicprez. F. Schreibenreiter, Wien, VII. Hermanng. 31/26. Kasisto F. V. Mizera, Jablonné n. O. 
 J. TAKÁCS, Enciklopedio de Esperanto

Kolektero (aŭ kolektaĵo) estas ajna objekto konsiderata havanta valoron aŭ intereson por kolektanto[2] (ne necese mone valora aŭ antikva).[3] Estas nombraj tipoj de kolekteroj kaj terminoj por aludi al tiuj tipoj. Antikvaĵo estas kolektaĵo kiu estas antikva, kaj plej verŝajne granda parto de ties valoro ŝuldas al tio. Kuriozaĵo estas malgranda, kutime fascina aŭ malkutima aĵo serĉegite fare de kolektantoj.[4] Fabrikita kolektaĵo estas aĵo farita specife por personoj kiuj kolektas ilin.[5]

Objektoj de kolektado (kolektaĵoj) estas ekzemple:

Pliaj informoj Nomo de kolektado, Objektoj de kolektado ...
Nomo de kolektadoObjektoj de kolektado
Bildkarto-kolektadoBildkartoj kaj Poŝkartoj
Filatelo [6]poŝtmarkoj
LibrokolektadoLibroj
Videoluda kolektadoVideoludoj
NumismatikoMoneroj, Porokazaj moneroj kaj Medaloj
Komikso-kolektadoBildliteraturo - Bildstrioj - Komiksoj
GlumarkkolektadoGlumarkoj (estas multaj pri Esperanto-kongresoj)
Sukero-kolektadoKubsukeroj kaj saketoj de sukero
Ŝlosilingo-kolektadopri ŝlosilingoj
Esperantaĵo-kolektadoEsperantaĵoj (poŝtmarkoj,bildkartoj,glumarkoj,moneroj,telefonkartoj,revuoj,poŝtstampoj,ktp...
HeraldikoBlazonoj
Fermi

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.