![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/EuroGreciaAnterior.svg/langeo-640px-EuroGreciaAnterior.svg.png&w=640&q=50)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2006
eŭropa televida kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 51-a Festivalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en majo 2006 en Ateno, la ĉefurbo de Grekio. La duonfinalo (18-a de majo) kaj la granda finalo (20-a de majo) estis prezentataj per Sakis Rouvas kaj Maria Menounos en la Olympic Indoor Arena.
Eŭrovido-Kantokonkurso 2006 | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso ![]() | ||
Geografia situo | 37° 58′ 0″ N, 23° 43′ 0″ O (mapo)37.9666666723.71666667 | |
Lando(j) | Grekio vd | |
Situo | Amarusio Municipality | |
| ||
Moto | Feel the Rhythm | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Gajnis la rok-grupo Lordi el Finnlando kun Hard Rock Hallelujah. Estis la unua venko en historio por Finnlando. La esperanto-gazetaro vaste raportis pri tiu evento, ĉar Leena Peisa, kiu anas tiun grupon, estas antaŭa ano de la esperanta muzikgrupo Dolchamar.
En la duonfinalo la 1000-a kanto en la historio de la konkurso estis prezentata: "Every song is a cry for love" (Brian Kennedy, Irlando). La atribuado de poentoj estis mallongigata por ŝpari tempon: La naciaj parolantoj nur diris la 8, 10 kaj 12 poentojn, la aliaj aperis tuj en tabulo.