![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/EVS_volunteer_project_within_Nevitsky_Castle_reconstruction.jpg/640px-EVS_volunteer_project_within_Nevitsky_Castle_reconstruction.jpg&w=640&q=50)
Eŭropa Volontula Servo
subtena programo de la Eŭropa Komisiono ekzistanta ekde 1996 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Volontula Servo (mallonge EVS, angle European Voluntary Service, france Service volontaire européen, SVE) estas subtena programo de la Eŭropa Komisiono ekzistanta ekde 1996, kiu donas financan subtenon por volontula servo de junuloj en ne-profitaj organizaĵoj en Eŭropo. Ekde 2018 la servo formale nomatas Eŭropa Solidareca Korpuso (European Solidarity Corps, Corps Européen de Solidarité). La programo estas parto de la programo Erasmus+. La celo de la volontula servo estas ĉefe doni al junuloj la ŝancon disvolvi kapablojn, kiuj ebligas ilin aktive partopreni en la socia vivo kaj en la konstruado de nova Eŭropo. Samtempe la laboro de la volontuloj alportu aldonvaloron al la respektivaj institucioj. Kutime inter multaj aliaj ankaŭ la volontuloj de TEJO ricevas subtenon de la Eŭropa Volontula Servo.[1]
Eŭropa Volontula Servo | ||
---|---|---|
![]() | ||
organizaĵo voluntary service (en) ![]() ![]() | ||
Komenco | 1996 | |
Fondinto(j) | Eŭropa Komisiono vd | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/EVS_volunteer_project_within_Nevitsky_Castle_reconstruction.jpg/640px-EVS_volunteer_project_within_Nevitsky_Castle_reconstruction.jpg)