Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Molekulabiologia Laboratorio (EMBL) (angle European Molecular Biology Laboratory, germane Europäisches Laboratorium für Molekularbiologie, france Laboratoire Européen de Biologie Molëculaire) estas molekulbiologia esplora institucio subtenita de 22 membroŝtatoj, kvar kandidataj membroŝtatoj kaj du asociitaj membroŝtatoj.[1] EMBL estis kreita en 1974 kaj estas interregistara organizaĵo financita de publikaj esploraj fondusoj de ĝiaj membroŝtatoj. Esplorado ĉe EMBL estas farita de proksimume 85 sendependaj laborgrupoj kovranta ĉiujn subfakojn de molekula biologio. La Laboratorio funkcias de kvin sidejoj: la ĉefa laboratorio en Heidelberg kaj subsidejoj en Hinxton (la eŭropa Bioinformatika Instituto (EBI), en Anglio), Grenoblo (Francio), Hamburgo (Germanio) kaj Monterotondo (proksime al Romo). EMBLaj laborgrupoj kaj laboratorioj faras bazan esploradon en molekula biologio kaj molekula medicino kaj trejnadon por sciencistoj, studentoj kaj vizitantoj. La organizaĵo kunlaboras en la evoluigo de servoj, novaj instrumentoj kaj metodoj kaj teĥnologio en ĝiaj membraj statoj.
Eŭropa Molekulbiologia Laboratorio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
esplora institucio internacia organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1974 vd | ||||
Geografia situo | 49° 23′ 5″ N, 8° 42′ 37″ O (mapo)49.38488.7103194 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Heidelberg | ||||
| |||||
Membro de | Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes (en) ![]() Coalition for Advancing Research Assessment (en) ![]() German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. (en) ![]() ORCID European Open Science Cloud Association (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | European Bioinformatics Institute (en) ![]() European Molecular Biology Laboratory Hamburg (en) ![]() European Molecular Biology Laboratory, Barcelona (en) ![]() European Molecular Biology Laboratory - Italy (en) ![]() European Molecular Biology Laboratory - France (en) ![]() European Molecular Biology Laboratory, Barcelona (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||