Eŭropa Kosma Agentejo
Eŭropa interregistara organizaĵo pri esplorado de la kosmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Kosma Agentejo (EKA; angle European Space Agency, ESA; france Agence spatiale européenne, ASE) estas interregistrara organizaĵo kun ĉefsidejo en Parizo. Ĝi fondiĝis je la 30-a de majo 1975 por la kunordigo de la eŭropaj kosmoesploraj entreprenoj, ĉar la malantaŭiĝo teknologia kontraŭ Usono kaj Sovetunio pli kaj pli grandiĝis. La EKA havas 22 membrajn ŝtatojn kaj alstrebas laŭ sia regularo "ekskluzive pacemajn celojn".
La EKA, per sia buĝeto (6.680 milionoj da eŭroj en 2020), estas la tria kosma agentejo en la mondo post la NASA kaj la Ĉina Nacia Kosma Agentejo. La agadoj de la agentejo kovras la tutan kosman laborkampon: sciencoj kiel astrofiziko, esplorado de la Suna Sistemo, studo de la Suno kaj fundamenta fiziko; la studo kaj observado de la Tero per specialigitaj sputnikoj; disvolviĝo de lanĉo-veturiloj; kunhomaj flugoj per sia partopreno al la Internacia Kosmostacio kaj Orion; sputnika navigado kun la programo Galileo; kosmaj telekomunikadoj, por kiuj la agentejo financas disvolvon de novaj konceptoj; esplorado pri kosmofluga inĝenierarto. EKA ankaŭ partoprenas kosmajn programojn iniciatitajn de aliaj kosmaj agentejoj.
La strategio estas difinita de konsilio en kiu ĉiu ana lando havas reprezentanton. La programoj iniciatitaj de la agentejo, kiuj reprezentas 75% de la buĝeto, estas financitaj rekte de anaj landoj. Ili pagas kontribuon proporcie al sia MEP por financi 20% de la buĝeto (scienca programo kaj superkostoj) kaj partoprenas la proporciojn de sia elekto en la laŭvolaj programoj. Kvarono de la buĝeto estas disponigita de Eŭropa Unio kaj EOEMP por la disvolviĝo de la kosma parto de ĉi tiuj programoj administritaj de ĉi tiuj institucioj (programo Galileo, vetersputnikoj, GMES / Copernicus). Iuj de la anaj landoj subtenas, krom sia partopreno en eŭropaj programoj, pure naciajn kosmajn programojn.
La EKA konfidas, post selektado kaj laŭ aĉetkonkurso, la esploradon kaj disvolvon de kosmoŝipoj al universitatoj, institutoj kaj industriistoj en anaj landoj, aplikante la principon de "reveno geografia" : la elspezoj de la agentejo en ĉiu lando proporcias al ĝia kontribuo. La agentejo dungas proksimume 2.233 homojn (2016) kaj havas plurajn fakajn establojn. Ĝia ĉefa centro estas ECKET en Noordwijk, Nederlando, kiu estas dediĉita al la dezajno kaj testado de kosmoŝipoj. La aliaj gravaj centroj estas la EKOC (monitorado kaj kontrolo de aktualaj misioj) en Darmstadt, Germanio kaj la EKS (tutmonda reto de parabolaj antenoj, por interligi kun kosmoŝipoj). EKA ankaŭ uzas la instalaĵojn de la Gviana kosmodromo, establo de la CNES (franca kosma agentejo), por lanĉi siajn raketojn.
Eŭropa Kosma Agentejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
france Agence Spatiale Européenne angle European Space Agency germane Europäische Weltraumorganisation | |||||
Insigno de la EKA | |||||
interregistara organizaĵo • kosmo-esplora registara organizaĵo • internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 30-an de majo 1975 | ||||
Antaŭe | European Launcher Development Organisation vd | ||||
Geografia situo | 48° 50′ 54″ N, 2° 18′ 15″ O (mapo)48.8483333333332.3041666666667 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Parizo | ||||
Poŝtkodo | 75738 | ||||
| |||||
Tipo | Kosma agentejo | ||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Belgio • Danio • Francio • Okcidenta Germanio • Italio • Nederlando • Hispanio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Svislando vd | ||||
Membro de | Inter-Organizaĵa Kosmoruba Kunordiga Komitato • Konsulta Komitato por Kosmodatensistemoj • Open Geospatial Consortium • RIPE Network Coordination Centre • DataCite • European Open Science Cloud Association vd | ||||
Estr(ar)o | Johann-Dietrich Wörner | ||||
Buĝeto | 6,7 miliardoj da eŭroj (2020) | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Posedatoj | ESTRACK • Esrange • Cebreros Station • Redu Station • New Norcia Station • Kiruna Station • Malargüe Station • Villafranca Station • Santa Maria Island Station • Kourou Station vd | ||||
Retejo | http://www.esa.int/ESA | ||||
Jura formo | Q112176659 | ||||