![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/ESA-ESTEC5.jpg/640px-ESA-ESTEC5.jpg&w=640&q=50)
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio (ECKET) estas la teknika centro de la Eŭropa Kosma Agentejo situanta en Noordwijk, Nederlando, kreita en 1968.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
La ECKET en 2016 | ||
organizaĵo esplora institucio ![]() | ||
Komenco | 1968 | |
Geografia situo | 52° 13′ 2″ N, 4° 25′ 17″ O (mapo)52.2171944444444.4213888888889 | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Noordwijk, Nederlando | |
| ||
Tipo | Esplora instituto | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ĉirkaŭ 2 500 teknikistoj, inĝenieroj kaj esploristoj laboras pri la evoluo de kosmaj teknikoj kaj la dezajno de kosmoŝipoj. ESTEC havas ampleksajn instalaĵojn por kontroli la ĝustan funkciadon antaŭ lanĉo de kosmoŝipo:
- HYDRA: hidraŭlika vibra tablo;
- CEM: la elektromagneta kongrua testa ĉambro;
- LSS: la granda kosma simulilo.
La celo de ĉi tiuj sistemoj estas efektivigi termikajn, mekanikajn kaj akustikajn kvalifikajn testojn. Ekzemple, la eŭropa Aŭtomatigita Translokiga Veturilo (ATV) faris siajn unuajn testojn tie sur HYDRA en 2003 kaj la unua eŭropa meteologia sputniko en polusa orbito (MetOp-2) spertis serion de testoj en la LSS en novembro 2003.
- Kategorio Eŭropa Centro pri Kosmaj Esploro kaj Teknologio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |