![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/EC_Eurocorps.svg/langeo-640px-EC_Eurocorps.svg.png&w=640&q=50)
Eŭrokorpo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭrokorpo (angle Eurocorps, france Corps européen, germane Eurokorps, hispane Eurocuerpo) estas Korpo de Armeo (Armekorpo) je la servo de la Eŭropa Unio (EU) kaj de la NATO, garantiita de tiu lasta kiel Armekorpo de Rapida Reago kaj Responda Forto NATO.
Eŭrokorpo | ||
---|---|---|
![]() | ||
plurlanda milita koalicio terarmeo korpuso (1993–) ![]() | ||
Komenco | 1993 vd | |
Lando(j) | Belgio • Francio • Germanio • Luksemburgo • Hispanio • Grekio • Italio • Pollando • Rumanio • Turkio • Aŭstrio • Kanado • Finnlando vd | |
Sidejo | Strasburgo | |
Ĉefestro(j) | Piotr Błazeusz (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭrokorpo estis deklarita oficiale operativa en novembro de 1995, enkorpigante Luksemburgion en 1996.
La Eŭrokorpo estas formita de kvin ŝtatoj membroj: Germanio, Belgio, Hispanio, Francio kaj Luksemburgio. En ties Ĝenerala Sidejo en Strasburgo (Alzaco) ankaŭ troviĝas konstante militistoj de Italio, Pollando, Grekio kaj Turkio.
La Eŭrokorpo estas fakte komuna ĉefsidejo de la partoprenantaj ŝtatoj. Ĝi ne estas submetita al iu ajn armea korpo, sed nur al speciala komitato, en kiu la reprezentantoj de la nacioj estas membroj. Tamen, Eŭrokorpo ne havas oficialan rekonon de la Eŭropa Unio. La oficiala laborlingvo en la ĉefsidejo estis la germana kaj la franca ĝis 2002, kiam la angla estis utiligita kiel la oficiala lingvo.