Dutranĉita 5-ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la dutranĉita 5-ĉelo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per dutranĉo de la regula 5-ĉelo, alivorte per senpintigo de la 5-ĉelo duonvoje al la profundo kiu devus liveri la dualan 5-ĉelon.
Dutranĉita 5-ĉelo | |
Figuro de Schlegel kun alternaj ĉeloj latentaj. | |
Rektlinia sfera projekcio de sfera plurĉelo | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Kvarlatera dukojnosimilaĵo (malregula kvaredro) (4 (senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) kuniĝas je vertico) |
Bildo de reto | |
Simbolo de Schläfli | t1,2{3,3,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Simbolo de Bowers | Deca |
Verticoj | 30 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 20 {3} 20 {6} |
Ĉeloj | 10 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) |
Geometria simetria grupo | A4, [3,3,3], ordo 240 |
Propraĵoj | Konveksa, ĉelo-transitiva |
La dutranĉita 5-ĉelo estas komponita el 10 ĉeloj ĉiu el kiuj estas senpintigitaj kvaredroj.
La senpintigitaj kvaredroj estas kunigitaj unu al la alia tra iliaj seslateraj edroj en kontraŭa orientiĝo, do, du kunigitaj senpintigitaj kvaredroj estas turnitaj je 60 gradoj unu relative al la alia tiel ke du triangulaj edroj ne komunigas laterojn.
Ĉiu latero estas komunigita per du seslateraj edroj kaj unu triangula edro.
La dutranĉita 5-ĉelo estas la komunaĵo de du kvinĉeloj en duala konfiguro.
Ĝi estas unu el la du ne-regulaj uniformaj plurĉeloj kiuj estas ĉelo-transitivaj. La alia estas la dutranĉita 24-ĉelo, kiu estas komponita el 48 senpintigitaj kuboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.