Flavbrova filoskopo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavbrova filoskopo, Dustria filoskopo aŭ Senmarka filoskopo (Phylloscopus inornatus) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Azio. Tiu palearktisa specio estas tre migranta kaj vintrumas en tropika Sudorienta Azio.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Flavbrova filoskopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus inornatus (Blyth, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estis iam konsiderata kiel enhavanta tri subspeciojn, sed humei kaj mandellii estas nuntempe disigitaj kiel separata specio (Humea filoskopo), lasante P. inornatus kiel monotipa. La du frataj specioj diferenciĝas iomete sed certige laŭ morfologio, bioakustiko, kaj molekulaj karakteroj.[1]