From Wikipedia, the free encyclopedia
La Milito de la Dua Koalicio (1798–1802) estis la dua milito kontraŭ la revolucia Francio fare de Eŭropaj monarkioj, estritaj de Britio, Aŭstrio kaj Rusio, inkludante ankaŭ la Otomanan Imperion, Portugalion kaj Napolon. Ties celo estis bremsi la malordon kiu eliris el Francio, kiu estis finance ruinigita post ties elspezoj subtene de la Usona Milito de Sendependeco. Ili malsukcesis renversigi la revolucian reĝimon kaj la teritoriaj akiroj de Francio ekde 1793 estis konfirmitaj. La Aliancanoj formis novan aliancon kaj klopodis nuligi la antaŭajn militkonkerojn faritajn de Francio. Tiu Koalicio sukcesis en 1799, sed Rusio foriris. Napoleono enpoviĝis en Francio fine de 1799, kaj li kaj liaj generaloj venkis super la Koalicio. En la Traktato de Lunéville en 1801, Francio pluhavis ĉiujn siajn antaŭajn akirojn kaj eĉ akiris novajn landojn en Toskanio, Italio, dum Aŭstrio ricevis garantion pri Venecio kaj pri la Dalmata marbordo. Britio kaj Francio subskribis la Traktaton de Amiens en Marto 1802, alportante pacan intervalon en Eŭropo kiu daŭris 14 monatojn. Ĉirkaŭ Majo 1803 Britio kaj Francio estis denove milite kaj en 1805 Britio arigis la Trian Koalicion por pluigi la militon kontraŭ Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.