From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu artikolo temas pri la kuracdrogo. Por la aliaj signifoj de la vorto vidu: drogo (apartigilo)
La kuracdrogo aŭ simple drogo (en la vara, farmacia senco) estas parto de plantoj, fungoj aŭ mikrorganismoj, kiuj estas uzataj por fari medikamentoj. Ili estas sekigitaj por esti konserveblaj. Ankaŭ biologiaj substratoj sen ĉela strukturo, kiel ekzemple vakso kaj rezino kaj similaj substancoj apartenas al la drogoj. Nuntempe farmaciaj drogoj devenas grandparte el plantoj.[1][2]
Drogoj estas naturaj krudmaterialoj, kiuj estas utiligataj por gajni kurac-cele uzeblajn substancojn aŭ kiuj estas uzataj kiel farmaciaj helpsubstancoj. Izolitaj kaj kemie difinitaj farmaciaj ŝtofoj nomiĝas biogenaj farmaciaj ŝtofoj. La scienco pri drogoj (nome drogoscienco, aŭ farmakognozio) estas subsekcio de la farmacia biologio.
La esprimo „drogo“ signifas kuracplanton, kiu estas konservebla per sekigado (drogoplanto, kuracplanto) aŭ plantpartoj, kio fariĝis sinonimo por spicaĵoj kaj alia apoteka varo. Ofte en la ĉiutaga lingvo la esprimo „drogo“ egalas al la mallongigo por psikoaktiva aŭ narkotika substanco. La esprimo ‚drogo‘ verŝajne venis dum la 16a jarcento el la nederlanda aŭ platdiĉa en la francan lingvon kiel drogue‚ t.e. spicaĵo, kemiaĵo, farmacia ŝtofo. El la franca ĝi disvastigis al la aliaj eŭropaj lingvoj.
La sekvaj ekzemploj donas ankaŭ la oficinan latinan nomon de la drogo (kursive kaj inter krampoj).
Ĉe la plantaj drogoj oni distingas inter flor-, foli-, frukt-, herb- , rizom-, arboŝel-, sem-, kaj radik-drogoj.
Ekzemploj por konataj drogoj:
Ekzemploj: islanda musko (Lichen islandicus), medicina gisto (Faex medicinalis), seka gisto el Saccharomyces cerevisiae HANSEN CBS 5926
Drogoj de besta origino kaj de ĉela strukturo apenaŭ havas farmacian signifon, sed estas uzataj en homeopatio. Ekzemploj de bestaj drogoj: medicina hirudo (Hirudo medicinalis), kakta koĉo (Dactylopius coccus), abelo (Apis mellifera).
Drogoj de besta origino sen ĉela strukturo estas ekzemple: abelveneno (Apisinum), propoliso (Propolis), abelvakso (Cera alba), moruhepata oleo (Jecoris aselli oleum), ŝelako (Lacca in tabulis), serpenta veneno (Lachesis), porka ŝmalco (Adeps suillus), lana vakso (Adeps lanae).
Alia dividprincipo estas la klasifikado de la drogoj laŭ ilia efikanta substanco alkaloida, eterolea, amarsubstanca, tanina, glikozida, saponina kaj ŝlimsubstanca drogoj.
Drogoj povas esti kolektita de kulturoj aŭ el la naturo.
Drogoj devas esti stokataj seke kaj protektite kontraŭ lumo.
Kiel kuracdrogoj kaj medikamentoj la drogoj devas plenumi certajn kvalitajn normojn.
La plej simpla formo de la tizanpreparo: Por tio malfajne kaj fajne tranĉita tizandrogo estas infuzata en varmega akvo (dekoktaĵo), aŭ en malvarma akvo (macerado) kiel trinkaĵo.[3] Ĉe kelkaj drogoj oni kunpremu ilin, tio kaŭzas pli bonan efikon de la enhavosubstancoj. Drogoj por prepari tizanojn (kuractizano) estas vendataj kiel nepakita aŭ pakita en saketoj. Ekzistas unuopaj drogoj kaj drogaj miksoj.
Preparaĵoj de drogoj estas preparitaj per pulverigado, elpreno, presado, destilado, ankaŭ en kombino kun fermentado, frakciigo, pliriĉigado kaj purigado el drogoj. Por fari ekstraktojn oni uzas akvon kaj organikajn ekstraktrimedojn, ekzemple alkoholo.
Kelkajn plantajn drogojn oni aldonas ne pro ilia kuraca efiko, sed por plibonigi la guston aŭ la aspekto („ornamdrogo“).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.